La Longspuruloj estas populara nomo kiu atribuiĝas al la birdospecioj de la genroj Calcarius kaj Rhyncophanes, tio estas grupo de birdoj de la familio de Emberizedoj. La nomo aludas al la longa ungo de la malantaŭa fingro de ĉiu piedo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Longspuruloj
Brunnuka emberizo (Calcarius ornatus)
Brunnuka emberizo
(Calcarius ornatus)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Emberizedoj Emberizidae
Genro: Calcarius
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiuj estas diketaj surgrunde manĝantaj birdoj kun longaj flugiloj kiuj estas vidataj kutime en malfermaj areoj. Maskloj proklamas posedon de teritorio per kanto dum mallongaj flugoj super ĝi. La maskla reprodukta plumaro estas multe pli brila ol sia vintra plumaro. Tiuj birdoj ariĝas en grandaj aroj vintre. La longspuruloj troviĝas ĉiuj en Nordameriko; la Laponemberizo, aŭ Lapona longspurulo, troviĝas ankaŭ en Eŭropo kaj Azio.

La plena listo de specio estas la jena: