Longvosta lamprotorno

La Longvosta lamprotornoLongvosta brilsturno, Lamprotornis caudatus, estas specio de sturno de la familio de Sturnedoj kaj genro de LamprotornisBrilsturnoj, kiuj estas afrikaj bluecaj birdoj kun metalecaj briloj. Ili estas loĝantaj birdoj en tropika Afriko el Senegalio orienten al Sudano.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Longvosta lamprotorno
Longvosta lamprotorno
Longvosta lamprotorno

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Sturnedoj Sturnidae
Genro: Lamprotornis
Specio: 'L. caudatus'
Lamprotornis caudatus
(Statius Muller, 1776)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiu komuna paserino tipe troviĝas en malferma arbaroj kaj kultivejoj.

La Longvosta lamprotorno konstruas neston en truo. La normala ovodemetado estas 2 al 4 ovoj.

Tiu estas gregema kaj bruema birdospecio kiu montras akran krakan voĉon.

Plenkreskuloj de tiu 54 cm longa birdo havas metalecajn verdajn suprajn partojn, violecajn subajn partojn kaj 34 cm longan purpurviolan voston, kiu nomigas la specion pro ties longeco kaj en Esperanto kaj en la latina scienca nomo. La vizaĝo estas tute nigra (kiel ĉe la Purpurflugila lamprotorno) kun rimarkinda flava iriso. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed junuloj estas pli senkoloraj, kun bruneca nuanco en la plumaro.

Longvosta lamprotorno

Kiel plej parto de sturnoj, ankaŭ la Longvosta lamprotorno estas ĉiomanĝanta, kaj manĝas ĉefe fruktojn kaj insektojn.

Referencoj redakti

  • IUCN2006, BirdLife International, 2004, 51887, Lamprotornis caudatus, 12a Majo 2006. Malplej zorgiga.
  • Birds of The Gambia de Barlow, Wacher kaj Disley, ISBN 1-873403-32-1