Longvosta presbito

speco de primatoj

La longvosta presbito (Presbytis entellus) aŭ hulmano el la ordo de primatoj kaj familio de cerkopitekedoj sin trovas en Tibeto kaj Suda Azio. Ĝi havas longajn korpon kaj membrojn, rondan kapon kaj ma1longan muzelon. Ĝi estas la plej granda el la presbitoj, ĝia korpo longas 79 centimetrojn kaj la vosto unu metron. Ĝia korpo estas grizbruna, kaj ĝiaj vizaĝo, manplatoj kaj piedradikoj estas nigraj.

La presbitoj vivas sur altaj branĉoj en densaj arbaroj. Tage ili ĉefe agas surtere, proksime al arbaroj, por ke ili povu facile fuĝi en ilin en kazo de danĝero. La longvostaj presbitoj en Himalaja montaro ĉiam vivas en pinglofoliaj arbaroj kaj fotiniaroj (Photinia serrulata). Somere ili transloĝiĝas al lokoj 4 000 metrojn super la marnivelo. Ordinare kelkaj, eĉ dekoj agas kune sub la gvido de plenkreska virpresbito. Kiam leviĝas la suno, ili komencas serĉi nutraĵojn. Ili manĝas eefe foliojn, ĝermojn, florojn kaj diversajn fruktojn. Tagmeze ili ripozas multe da tempo kaj posttagmeze daŭrigas sian serĉadon de nutraĵoj. Vespere ili revenas sur arbojn por dormi. En Hindio la longvostaj presbitoj estas rigardataj kiel sanktuloj. Ili vagas libere inter arbaroj kaj vilaĝoj, foje ili eĉ promenas en urboj kaj saltas sur tegmentoj de loĝdomoj. En tiu lando la presbitoj estas protektataj kaj respektataj. Estas permesite al ili laŭvole pluki fruktojn en fruktoĝardenoj kaj eĉ preni manĝaĵojn de sur manĝtabloj. En tempoj religiuloj ofte donas al ili manĝajojn.

La longvostaj presbitoj povas generi tutjare. La nove naskitaj idoj kaj la presbitinoj estas bone prizorgataj de virpresbitoj, kaj la presbitinoj ĉiam montras pli da amo al siaj idoj ol la virpresbitoj. La presbitino maturiĝas en sia aĝo de 3 jaroj kaj la virpresbito en sia aĝo de 4 jaroj. La menstrua ciklo estas 30-taga, la menstruo daŭras 2-3 tagojn. La oestra ciklo estas 5-7-taga. La presbitino ĉiufoje naskas unu idon kaj la gravedeco daŭras 168 tagojn.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti