Looe estas urbo en Anglio, konteo Cornwall, distrikto Caradon kun ĉ. 5000 loĝantoj. La rivero Looe duonigas la urbon, la orienta urboparto estas sabla, la okcidenta plej ofte roka.

En la urbo troviĝas ruina kapelo konstruita de keltoj kaj ruinoj de benediktana klostro. La fonda dokukmento de Looe venas el 1587. West Looe aperis kiel Porpighan en dokumentoj de 1325 kaj 1374.

La havenon uzas motorboatoj kaj ekskursaj ŝipoj, ankaŭ la ŝarkoĉasado altiras multajn turistojn. Ĉe la haveno funkcias fiŝ-prilaboraj uzinoj.