Lopadea Nouă
komunumo en Rumanio
Lopadea Nouă - jen rumane, prononco [lopadja noŭə], hungare: Magyarlapád, germane Schaufeldorf - estas komunumo en Rumanio oriente de Aiud. Administre apartenas al ĝi: Asinip, Băgău, Beța, Cicârd, Ciuguzel, Ocnișoara kaj Odverem.
Lopadea Nouă | |||
---|---|---|---|
Komunuma sidejo | |||
komunumo en Rumanio | |||
Lando | Rumanio | ||
Distrikto | distrikto Alba | ||
Alinome | Magyarlapád (hungare), Schaufeldorf (germane) | ||
Situo | 46° 17′ N, 23° 49′ O (mapo)46.28333333333323.816666666667Koordinatoj: 46° 17′ N, 23° 49′ O (mapo) | ||
| |||
Alto super maro | 309 m | ||
Poŝtkodo | 517395 | ||
Loĝantaro | 2 883 (2002) | ||
Kodo laŭ SIRUTA | 5210 | ||
Loĝantaro redakti
En 1910 ĝi havis 1 082 loĝantojn (hungaroj), en 1992 1 132 (98 % da hungaroj).
Historio redakti
Ĝia unua mencio datiĝas el la jaro 1030 (laŭ aliaj: 1177). En mezepoko ĝi estis hungara servutulvilaĝo. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Alsó-Fehér). Ĝia reformita preĝejo havas pentritan lignan baldakenon renovigitan en 1790 de nekonata artisto.
Fonto redakti
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
Eventoj redakti
- La 30-an de januaro 2007 oni inaŭguris etnografian muzeon en la vilaĝo.
Renomaj homoj redakti
- Árpád Kiss: popolmuzikestro
- Márton Sipos (patro): popolmuzikisto
- Márton Sipos (filo): popolmuzikisto