Lord of War (Estro de milito) estas usona filmo de Andrew Niccol, kiu aperis la 16-an de septembro 2005.

Estro de milito
Fotopiedo
Fotopiedo
filmo
Originala titolo Lord of War
Produktadlando  Usono
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 16-a de septembro 2005
Daŭro 122 minutoj
Ĝenro Murdaro
Kameraado Amir Mokri
Buĝeto Usona $42.000.000
Reĝisoro(j) Andrew Niccol
Produktisto(j) Nicolas Cage
Chris Roberts
Andreas Grosch
Scenaro Andrew Niccol
Filmita en  Usono
 Francio
 Turkio
Loko de rakonto Nov-JorkoBerlinoLiberioKolombioUkrainio
Muziko de Antonio Pinto
Rolantoj Nicolas Cage • Jared Leto • Bridget Moynahan • Ian Holm • Ethan Hawke • Eamonn Walker • Tanit Phoenix • Donald Sutherland • Yevgeni Lazarev • Liya Kebede • Sammi Rotibi
Laboratoriaj kaj optikaj efektoj Andrew Robertson
Produktinta firmao Saturn Films (Usono)
Distribuo Gemini Films Productions (Kanado)
Lion Gate Films Inc (Usono)
IMDb
vdr

Titolo redakti

La filmotitolo "Lord of War" estas nur la aparta maniero diri la koncepton "warlord" fare de unu el la protagonistoj, duonfikcia diktatoro de afrika regno. Se oni ekiras de la esperanta "militestro", bona traduko de la titolo estas "Estro de milito".

Rakonto redakti

Yuri Orlov [juri orlof] estas juda junulo loĝanta en Novjorko. Antaŭ lia naskiĝo, la familio Orlov transloĝiĝis de Ukrainio al Usono, por malfermi restoracion. Yuri kreskiĝis en Little Odessa, malpacema novjorka kvartalo kie pafadoj estis tre oftaj. Sed, kurioze, li fakte ĉeestis unu nur kiam li estis fariĝita plenkreskulo.

Post tiu pafado en banko, la sencela junulo ekkomprenis ke, se nutri popolon estas baza profesio de l' homaro, armi popolon estas samvalora rimedo por riĉiĝi. Multe riĉiĝi. Ĉar se dekduono de la tutmonda homaro posedas pafilon, estas ankoraŭ multaj homoj por armi. Tiel, sekrete kaj profesie, Yuri dum jardekoj spektis kaj provizis konfliktojn kiel la fino de la Malvarma milito, aŭ la 60 bataloj kiu okazis en Afriko dum la naŭdekaj jaroj. Ĉio ĉi dum vivante normalan vivon kun sia edzino kaj filo en Usono.

Kiam oni akuzas lin esti buĉisto kaj usona perfidulo provizante malamikoj de lia nacio, li kviete respondas ke cigared- aŭ veturil-vendistoj provizas la popolon per pli mortigaj iloj ol liaj, aldonante ke almenaŭ pafiloj kunhavas sekurbutonon! Eĉ se polica agento daŭre provas malliberigi lin, li perfekte scias ke ĉiam estos oficialaj superuloj por protekti lin, ne forgesante ke la plej granda armilkomercisto en la mondo estas lia propra prezidento.

Opinio redakti

Andrew Niccol [andru nikol] emas reĝisori politike tiklajn filmojn. Post Gattaca kaj S1mOne, li sin turnas al la pafila mondkomerco. Tiun delikatan temon li prezentas tre cinike. Efektive, kiel pli bone tuŝi spektantajn konsciencojn ol montri tiun negocon kiel tutnormalan kaj banalan aferon?

Post la filmo, kie li prezentas malheroon farantan sian specialan komercon, Niccol provas skui nin afiŝante ke lia filmo estas farita laŭ veraj faktoj. Li bone scias ke ĉion ĉi oni konfuze scias sed ne vere konscias. Lord of War fakte estas agadfilmo sed precipe estas akuzo kontraŭ tiu situacio, ke la kvin daŭraj regnoj en la Konsilio de Sekureco de UN estas la plej grandaj armilŝakristoj en la mondo. Lia maniero, kiam oni parolas pri armilo de amasa detruo (AAD) estas simpla kaj efika.

Ĉefrolantoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Viktor But

Eksteraj ligiloj redakti