Harold Sidney Harmsworth, Lordo Rothermere (26-an de aprilo 186826-an de novembro 1940) estis la unua vicgrafo de Rothermere, brita gazetmagnato kaj politikisto.

Lordo Rothermere
Persona informo
Harold Harmsworth, 1. Viscount Rothermere
Naskiĝo 26-an de aprilo 1868 (1868-04-26)
en Londono
Morto 26-an de novembro 1940 (1940-11-26) (72-jaraĝa)
en Bermudo
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Alma mater St Marylebone Grammar School vd
Subskribo Lordo Rothermere
Familio
Dinastio Harmsworth vd
Patro Alfred Harmsworth vd
Patrino Geraldine Mary Maffett vd
Gefratoj Alfred Harmsworth • Leicester Harmsworth vd
Edz(in)o Mary Lilian Share vd
Infanoj Esmond Harmsworth, 2nd Viscount Rothermere • Harold Alfred Vyvyan St. George Harmsworth • Vere Sidney Tudor Harmsworth vd
Profesio
Okupo politikisto • newspaper proprietor vd
Aktiva en Londono vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lordo Rothermere plenkreskiĝis en 14-infana familio. Li fondis kun sia frato Alfred Harmsworth (posta Lordo Northcliffe) la gazetojn Daily Mail (1896) kaj Daily Mirror (1903), per kiuj ili estis pioniroj de la populara ĵurnalismo (bulvaro) en Britio.

Dum la Unua Mondmilito, la Daily Mirror iĝis la plej populara gazeto de la okcidenta fronto. Rothermere apogis la politikon de la brita registaro dum la milito, kaj tiel Lloyd George nomumis lin en 1917 aerafera ministro.

En la 1920-aj jaroj, la eldona nombro de la gazetoj daŭre kreskis, la Daily Mail atingis en 1926 2 milionojn. Rothermere estis tiutempe unu el la plej riĉaj britoj kun posedaĵo de 25 milionoj da britaj pundoj.

Politike, li pli kaj pli kliniĝis al naciismo kaj en 1929 fondis kun Lordo Beaverbrook la United Empire Party. Li apogis en siaj gazetoj la interpaciĝan politikon kun la Tria Regno, poste eĉ la asocion kun ĝi. Li iĝis poste plej influa apoganto de la British Union of Fascists (Brita Faŝista Unio).

Laŭ sekretservaj dokumentoj el 2005, li bonvenigis en letero la okupon de Ĉehoslovakio (fare de Hitler) kaj instigis lin eĉ okupi Rumanion.

La lordo kaj la hungara reviziismo redakti

Li unuafoje veturis en 1927 al Hungario, post kiam li iĝis apoganto de la hungara revizio. Li verkis eĉ artikolon — ĝi aperis la 21-an de junio 1927Loko de Hungario sub la Suno (Hungary's place in the Sun) en la Daily Mail. Pro lia agado, je estimo, oni pretigis puton, kiu eĉ hodiaŭ estas videbla en Budapeŝto, sur la placo Ervin Szabó.

Li apogis (per 10.000 dolaroj) la oceanflugon de György Endresz kaj Sándor Magyar, kiuj transflugis la Atlantikon en 1931 dum rekorda tempo.

Eksteraj ligiloj redakti