Loreto (Italio)

komunumo de Italio

Loreto estas komunumo de Italio.

Loreto
urbeto • komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Markio (2005)
Provinco AN Ankono (2005)
Geografia situo 43° 26′ N, 13° 37′ O (mapo)43.43333333333313.616666666667Koordinatoj: 43° 26′ N, 13° 37′ O (mapo)
Alto super marnivelo 125 m
Areo 17 (2005) km²
Loĝantaro 12 899 (2023)
Loĝdenso 721 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Villa Musone, Costabianca, Grotte, Archi (2005)
Najbaraj komunumoj Castelfidardo, Porto Recanati (MC), Recanati (MC) (2005)
Patrono Sankta Maria naskiĝanta
Festa tago 8-a de septembro
Nomo de loĝantoj lauretaniLoretani
Poŝtkodo 60025
Imposta kodo E690
Kodo laŭ ISTAT 042022
Telefona prefikso 071
Retpaĝo http://www.comune.loreto.an.it/
Loko en mapo
vdr

Rakontas la tradicio, ke en la nokto de la 10-a de decembro 1294 alvenis el Palestino al markia marbordo, fluge transportite de la anĝeloj, la Sankta Hejmo Nazareta, kie la Virgulino Maria ricevis la anunciacion de anĝelo. Tra la Adria Maro, el la loko de sia unua halto en Tersatto en Dalmatio, ĝi fine altteriĝis sur monteto ĉe arbaro, kies la nomo de la posedanto estis Laureta kaj sekve Loreto, kiel nomo de la urbo.

La baziliko de Loreto enhavas la Sanktan Hejmon, kie oni kultis ikonon pri la Virgulino, pentritan sur ligno, kiu, pro sia malhela koloro, estigis la tradicion de la kulto al la nigra madono. Pli freŝdataj hipotezoj emas subteni transporton faritan per homa mano de la muroj de la Sankta Hejmo, kiuj, enŝipigite, alvenis sur la loretan monteton el la Sankta Lando.

La sanktejo de la Sankta Hejmo de Loreto estis dum la tri jarcentoj de la Moderna epoko la plej famaj kaj la plej vizitataj pilgrimaj lokoj en la okcidenta mondo.