Loriojlorienoj (Loriini) estas tribo de veraj papagoj el familio Psittaculidae. Al ĝi apartenas 13 genroj de malgrandaj al mezgrandaj arbaraj birdoj. Ilia plej karaktera eco estas longa broŝpinta lango, specialigita por manĝi floran nektaron kaj mildajn fruktojn.

Ili estas amplekse distribuataj tra la regiono de Aŭstralazio, inklude sudorientan Azion, Polinezion, Nov-Gvineon, Timoron kaj Aŭstralion, kaj majoritato havas tre brilkolorajn plumarojn.

Taksonomio redakti

Lorienoj estis longe konsiderataj aparta familiosubfamilio,[1] sed nun oni ĝenerale konsideras ilin tribo en subfamilio Loriinae de psitakuledoj. Al la sama subfamilio nun apartenas triboj Cyclopsittini (figaj papagoj) kaj Melopsittacini (kun unu specio onda papago).[2][3][4][5][6]

En la loriena tribo oni grupas la genrojn en du sennomajn kaj senrangajn grupojn. La unua konsistas je genro Charmosyna[2][3] kaj tre parencaj pacifikaj genroj Phigys kaj Vini.[2] Ĉiuj aliaj genroj krom Oreopsittacus apartenas al la dua grupo.[2][3] Pozicio de Oreopsittacus estas necerta, sed almenaŭ unu esploro sugestas ke ĝi povas esti la tria grupo aparta de la du.[6]

Sistematiko de lorienoj estas jena:

Bildo Genro Specioj
  Chalcopsitta Bonaparte, 1850
  Eos Wagler, 1832
  Pseudeos J.L. Peters, 1935
  Trichoglossus Stephens, 1826
  Psitteuteles Bonaparte, 1854
  Lorius Vigors, 1825
  Phigys G.R. Gray, 1870
  Vini Lesson, 1833
  Glossopsitta Bonaparte, 1854
  Parvipsitta Mathews, 1916
  Charmosyna Wagler, 1832
  Oreopsittacus Salvadori, 1877
  Neopsittacus Salvadori, 1875

Referencoj redakti

  1. Forshaw, Joseph M.. (1981) Parrots of the World. David & Charles, Newton Abbot, London. ISBN 0-7153-7698-5.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 (2008) “A Multilocus Molecular Phylogeny of the Parrots (Psittaciformes): Support for a Gondwanan Origin during the Cretaceous”, Mol Biol Evol 25 (10), p. 2141–56. doi:10.1093/molbev/msn160. 
  3. 3,0 3,1 3,2 (2006) “Phylogenetic relationships within parrots (Psittacidae) inferred from mitochondrial cytochrome-b gene sequences.”, Zoological Science 23 (2), p. 191–98. doi:10.2108/zsj.23.191. 
  4. (2005) “The evolution of the spindlin gene in birds: Sequence analysis of an intron of the spindlin W and Z gene reveals four major divisions of the Psittaciformes”, Molecular Phylogenetics and Evolution 36 (3), p. 706–721. doi:10.1016/j.ympev.2005.03.013. 
  5. (2007) “Evolution of craniofacial novelty in parrots through developmental modularity and heterochrony”, Evolution & Development 9 (6), p. 590–601. doi:10.1111/j.1525-142X.2007.00199.x.  Arkivigite je 2012-10-05 per Archive.today Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-03-28. Alirita 2020-01-04.
  6. 6,0 6,1 (1991) “Relationships among the Australo-Papuan parrots, lorikeets, and cockatoos (Aves, Psittaciformes) - protein evidence”, Condor 93 (2), p. 302–17. doi:10.2307/1368946. 
  7. UNEP-WCMC Species Database Lorius amabilis. Unep-wcmc.org. Arkivita el la originalo je 2009-03-03. Alirita 2013-02-09.
  8. UNEP-WCMC Species Database Lorius tibialis. Unep-wcmc.org. Arkivita el la originalo je 2007-09-29. Alirita 2013-02-09.