Los cuatro jinetes del apocalipsis

Los cuatro jinetes del Apocalipsis (La kvar rajdistoj de apokalipso) estas romano de la hispana verkisto Vicente Blasco Ibañez, publikita la unuan fojon en 1916.

Los cuatro jinetes del Apocalipsis
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Vicente Blasco Ibáñez
Lingvoj
Eldonado
Eldondato 1916
Ĝenro amafera fikcio
vdr

Kunteksto redakti

En tiu epoko la verkisto estis jam konata romanisto, kiu estis alveninta en Parizon julie de 1914 el Bonaero per germana ŝipo kies kunveturantoj parolis pri militdeziro. Tiu babilado poste iris al la romano. Septembre de 1914 Parizo estis trista urbo, kies loĝantoj kaj registaro foriris ĉar proksime okazsi la plej terura batalo konita ĝis tiam nome Batalo de Marne, kie luktis pli ol du milionoj da soldatoj laŭlonge de 150 km. La franca prezidanto Poincaré dankis lian verkadon favore al la aliancanoj kaj invitis lin viziti la batalan regionon, kio ege impresis lin. La bildo de la germanoj estos teruriga.[1]

Resumo redakti

La romano temas pri familio franc-argentina, kies patro Marcelo Desnoyers estis elmigrinto en Argentinon, kie li edzigis riĉulinon, kies fratino edziniĝis germanon. Ambaŭ familio revenas al Eŭropo nome unu al Francio, alia al Germanio. Ambaŭ trakuras la epokon. Dum la bildo de la francaj membroj estas favoraj la bildo de germanoj (rakonto de ruso pri la alproksimiĝantaj malamikoj kaj konduto de la germanoj kiuj okupas la kastelon de Marcelo).[2]

Sekvo redakti

La versio tradukita al angla estis la plej vendita libro en Usono en 1919, laŭ Publishers Weekly. Tio famigis ĝin kaj en Usono kaj en la aliancanaj landoj, venkintoj de la Unua Mondmilito.

La traduko al angla estis farata de Charlotte Brewster Jordan.

Adaptoj al kino redakti

Oni filmis variajn adaptojn al kino el la romano:

Referencoj redakti

  1. Manuel Citoler, “Patriotismo por encargo” en “La I Guerra Mundial, como nunca se la habían contado, y 8. Clemenceau”, suplemento de “La aventura de la historia”, nº 143, Madrido, septembro 2010. Por la tuta ĉapitro paĝoj 40-41. Por tiuj lastaj informoj paĝo 40.
  2. Manuel Citoler, “Patriotismo por encargo” en “La I Guerra Mundial, como nunca se la habían contado, y 8. Clemenceau”, suplemento de “La aventura de la historia”, nº 143, Madrido, septembro 2010. Por la tuta ĉapitro paĝoj 40-41. Por tiuj lastaj informoj paĝo 41.
  3. Manuel Citoler, “Patriotismo por encargo” en “La I Guerra Mundial, como nunca se la habían contado, y 8. Clemenceau”, suplemento de “La aventura de la historia”, nº 143, Madrido, septembro 2010. Por la tuta ĉapitro paĝoj 40-41. Por tiuj lastaj informoj paĝo 30.

Eksteraj ligiloj redakti