Los desastres de la guerra
Los desastres de la guerra[1] (Militkatastrofoj) estas serio de 82 gravuraĵoj de la hispana pentristo Francisco de Goya, farita inter la jaroj 1810 kaj 1815. La hororo de milito estas montrita speciale kruda kaj penetra en tiu serio. La bildoj detalas kruelaĵojn fifaritajn dum la Milito de Hispana Sendependiĝo.
Dum la vivo de Goya oni presis nur du kompletajn arojn de la gravuraĵoj, unu el kiuj estis donacita al lia amiko kaj artokritikisto Ceán Bermúdez,[2] sed ili restis nepublikigitaj. La unua publika eldono aperis en 1863, publikigita per iniciato de la Reĝa Akademio de Belaj Artoj de Sankta Fernando. Sekvis aliaj en 1892, 1903, 1906, 1923 kaj 1937.
Oni indikis tri temarojn kaj fazojn en la serio nome la jenaj:
- Unua parto (bildoj 1a ĝis 47a), bildoj centritaj en la milito.
- Dua parto (bildoj 48a ĝis 64a), bildoj centritaj en la malsatego, ĉu konsekvence de la Sieĝo al Zaragozo de 1808 aŭ de la multekostigo de Madrido inter 1811 kaj 1812.
- Tria parto aŭ «Caprichos enfáticos» (Emfazaj kapricoj, bildoj 65a ĝis 82a), kiuj referencas al la absolutisma periodo post la reveno de Fernando la 7-a. En tiu sekcio abundas la socipolitika kritiko kaj la uzado de alegorioj pere de animaloj.
Galerio redakti
-
1.- Tristes premoniciones de lo que ha de acontecer
-
2.- Lo mismo
-
3.- Aquí tampoco
-
4.- Esto es peor
-
5.- Y son fieras
-
6.- Bien te se está
-
7.- ¡Qué valor!
-
8.- Siempre sucede
-
9.- No quieren
-
10.- Tampoco
-
11.- Ni por esas
-
12.- Para eso habéis nacido
-
13.- Amarga presencia
-
14.- Duro es el paso
-
15.- Y no hay remedio
-
16.- Se aprovechan
-
17.- No se convienen
-
22.- Tanto y más
-
34.- Por una navaja
-
41.- Escapan entre las llamas
-
62.- Las camas de la muerte
-
71.- Contra el bien general
-
72.- Las resultas
Notoj redakti
- ↑ La kompleta titolo kiun skribis Goya en la ekzemplero kiun li donacis al Ceán Bermúdez estas Fatales consequencias de la sangrienta guerra en España con Buonaparte. Y otros caprichos enfáticos.
- ↑ La dosierujo kiu apartenis al Ceán estas nun en la Brita Muzeo de Londono.
Bibliografio redakti
- Biblioteca Nacional de España, Los desastres de la guerra, [vizitita la 17an de aprilo 2020].
- BOZAL, Valeriano, Francisco Goya, vida y obra, (2 vol.) Madrid, Tf., 2005. ISBN 84-96209-39-3.
- CAMÓN AZNAR, José, «Los Sitios de Zaragoza en los grabados de Goya», Arkivigite je 2020-08-09 per la retarkivo Wayback Machine Heraldo de Aragón, 11a de oktobro 1953, citita de Juan Domínguez Lasierra en Heraldo Domingo la 17an de aŭgusto 2003, [vizitita la 17an de aprilo 2020].
- CARRETE PARRONDO, Juan, Ricardo Centellas Salamero kaj Guillermo Fatás Cabeza, Goya ¡Qué valor!. III. Desastres, Zaragoza, Caja de Ahorros de la Inmaculada, 1996. ISBN 84-88305-35-4, [vizitita la 17an de aprilo 2020].
- GLENDINNING, Nigel, «Los desastres de la guerra», en Francisco de Goya, Madrid, Cuadernos de Historia 16 (kol. «El arte y sus creadores», n.º 30), 1993, pp. 98-104. D.L. 34276-1993