Losar de la Vera

municipo en la regiono Ekstremaduro de Hispanio

Losar de la Vera pli konata kiel nur Losar en la komarko de La Vera estas municipo de Hispanio, en la provinco Cáceres (Kacereso), regiono Ekstremaduro.

Losar de la Vera
municipo en Hispanio • urbeto

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco Cáceres (Kacereso)
Komarko La Vera
Poŝtkodo 10460
Retpaĝaro [1]
Politiko
Urbestro Juan Antonio Martín Serrano (PSOE)
Demografio
Loĝantaro 2 988  (2008)
Loĝdenso 33 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 7′ N, 5° 36′ U (mapo)40.121944444444-5.6Koordinatoj: 40° 7′ N, 5° 36′ U (mapo) [+]
Alto 545 m [+]
Areo 82 km² (8 200 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Losar de la Vera (Ekstremaduro)
Losar de la Vera (Ekstremaduro)
DEC
Losar de la Vera
Losar de la Vera
Situo de la komunumo en Ekstremaduro
Losar de la Vera (Hispanio)
Losar de la Vera (Hispanio)
DEC
Losar de la Vera
Losar de la Vera
Situo de la komunumo en Hispanio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Losar de la Vera [+]
vdr

La loĝantoj nomiĝas losareños. La censita populacio en 2008 estis 2988 loĝantoj. Ĝi estas la dua plej loĝata vilaĝo de la komarko de La Vera post de Jaraíz.

Situo redakti

Losar de la Vera estas situa en la nordorienta parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto La Vera, je altitudo de 545 m; je 142 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 202 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 82 km².

Geografio redakti

Losar de la Vera situas en la centra parto de la natura komarko de la Vera, nordoriente de la provinco de Cáceres, en la suda deklivo de la Sierra de Gredos. Laŭ Folio de M.T.N. 599 de Jaraíz de la Vera, ĝi situas je 40º 07’ 19’’ latitudo N kaj 5º 36’ 0’’ longitudo Okc. La municipa teritorio limas norde kun la provinco de Ávila, oriente kun la municipo de Viandar de la Vera, sude kun la rivero Tiétar kaj okcidente kun la municipoj de Guijo de Santa Bárbara, Jarandilla de la Vera kaj Robledillo de la Vera. Tri riveroj banas la municipon: Garganta Cuartos, Tiétar kaj Moro.

Klimato redakti

Pro ties geografia situo, sur la suna deklivo de la sierra de Gredos Losar de la Vera posedas mediteranean klimaton kun mildaj vintroj kaj someroj moderaj.

La precipitaĵo distribuiĝas malregule laŭlonge de la jaro, sed ĉefe aŭtune, vintre kaj printempe, dum someroj estas kutime sekaj escepte eventuala ŝtorma ekpluvego.

 
Losar de la Vera. Pejzaĝo de la ĉirkaŭaĵoj vidata el Robledillo de la Vera kun la Sierra de Gredos fone norde

Flaŭro redakti

Tre varia kaj dependa laŭ bioklimata tavolo kun diferencoj inter montaro kaj ebenaxjo.

En montopintoj malabunda vegetaĵaro kun genistoj kaj makiso, krom paŝtejoj. En ombraj deklivoj kaj ĉe kanjooj endanĝeritaj plantoj kiaj taksuso kaj ilekso. En rokaj deklivoj junipero, kies fruktoj uzeblas por produktado de brandoj, kaj eriko.

La arbo plej simbola de la zono estas la kverko el la valo de la rivero Tiétar ĝis alto de 1500 msm. La glano de la kverko uzeblis kiel brulaĵo kaj konstrumaterialo, sed nuntempe por brutobredado. Alia grava indiĝena arbo estas la kaŝtanarbo, kies frukton manĝas kaj gregaro kaj homoj kaj kies ligno estas bonkvalita por traboj de loĝejoj.

En malalta monto, filikoj (uzeblaj por ŝmirbruligi porkojn), ruĝa lavendo, timiano (uzata kiel ingredienco -spico- por olivoj), rosmareno (planto kaj aroma kaj medicina), cistoj kaj aliaj malgrandaj arbustoj.

Ĉe rokoj estas granda kvanto de likenoj kaj muskoj. En la ombro de la arvbaro estas granda vario de manĝeblaj fungoj kiel amanitoj kaj boletoj.

Ĉe la riveroj estas alnoj, fraksenoj, poploj kaj salikoj, krom kanoj, tifaoj, junkoj ktp.

Faŭno redakti

 
Rana iberica de la kanjono Vadillo

La plej simbola mamulo de la zono estas la iberia kapro, kiu vivas en montoj kaj kies maskloj posedas specifajn kornojn liroformajn. Krom tiu eblas trovi multajn pliajn mamulojn kiaj la apro, vizelo, foino, genoto, lutro, melo, vulpo, erinaco, la kampara muŝo kaj la kuniklo.

Pri birdoj estas granda diverseco, ĉar ekzistas tagaj rabobirdoj kiaj la nigra milvo, la ruĝa milvo, la serpentaglo, la reĝa aglo, la nigraflugila milvo, la gipso, la turfalko...; noktaj rabobirdoj kiaj la gufo, la turstrigo, la arbarstrigo, la noktuo...; korvedoj kiaj la korako, la monedo, la montokorvo, la blua pigo, la garolo...; la blanka cikonio kiu nuntempe jam tendencas ne migri pro ties adaptado al rubejoj, kie ne mankas manĝaĵojn la tutan jaron; kaj malgrandaj birdoj kiaj la kantoturdo, la oriolo, la upupo, la kukolo, la ruĝa perdriko...

Pri reptilioj elstaras 2 specioj de lacertoj, 6 specioj de murlacertoj, 2 specioj de emidoj, 3 pliaj specioj de aliaj reptilioj krom 8 specioj de serpentoj. La plej elstaraj amfibioj estas salamandroj, trituroj, bufoj kaj ranoj.

Fine en la kanjonoj de Losar de la Vera estas indiĝenaj trutoj, barbioj, kaj aliaj indiĝenaj fiŝoj. En la riveroj kaj lagunetoj estas tinkoj, karpoj, barbioj, kaj aliaj enmetitaj fiŝoj.

Historio redakti

 
Preĝejo de Santiago Apóstol

Estis jam prahistoria setlejoj en la areo, sed la unua mencio de la vilaĝo en dokumento datiĝas de la dua duono de la 12-a jarcento, kiam Alfonso la 8-a distribuis municipajn teritoriojn en 1189.

Komence de la 13-a jarcento, Honorio la 3-a permesis al la Arkiepiskopo de Toledo, Don Rodrigo Jiménez de Rada, per buleo konstrui preĝejojn en diversaj lokoj de Ekstremaduro, inter kiuj Losar, Jaraíz kaj Cuacos de Yuste, kio deduktigas, ke Losar jam havis tiam sufiĉan loĝantaron.

Tiam Losar apartenis al la jurisdikcio de la urbo de Plasencia. En 1480 oni konstruis la aktualan preĝejon de Santiago Apóstol sur antaŭa preĝejo. Ĉirkaŭ tiu punkto disvolviĝis la kerno de la vilaĝo kiel super radioj. Losar sendependiĝis la 22-an de marto de 1662.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado. Turismo. Losar estas municipo ĉefe rura, ĉar 59,9% de la laboristaro apartenas al la agrikultura sektoro. La kultivata areo estas nur 15% de la municipa teritorio, sed el tio 96% estas de irigacio, kaj oni kultivas ĉefe tabakon, kapsikon por papriko, maizon, asparagojn. La 67% de la teritorio estas montara zono, dediĉata al paŝtado de kaproj, safoj kaj bovoj.

La industrio okupigas nur 18,1% de la laboristaro. Elstaras: fabrikoj aŭ muelejoj de papriko, konservaĵoj de figoj, produktoj por porkobuĉado, dolĉaĵoj, gaztrinkaĵoj, fabriko de glaciaĵoj, segejo, fabriko de konstrumatarialo kaj ĉefe fabrikoj de produktado de fromaĝoj. Estas iom da tradicia manfarado ĉe kudrado kaj aliaj sektoroj, sed kiel komplemento.

La sektoro servoj okupas nur 22% de la laboristaro, kvankam lastatempe la turismo ege disvolviĝas pere de kampadejoj, gastejoj de rura turismo kaj hoteloj, kiuj plimultnombrigis konsiderinde la hotelajn lokojn de la vilaĝo.

Vidindaĵoj redakti

  • Preĝejo de Santiago Apóstol. Tri pordegoj. Tri navoj kun lignaj tegmentoj, kiuj estis anstataŭitaj de volboj.
  • Ermitejo Kristo de la Misericordia. Rektangula, el ŝtono, ununura navo kun du volboj. La fasado prezentas arkon kaj frontono super la pordo. Stilo populara baroko de la 18-a jarcento. Retablo kun valoraj skulptaĵoj de la 16-a kaj 18-a jarcentoj.
  • Ermitejo San Roque

Eta konstruaĵo tre populara, konstruita el ŝtono komende de la 19-a jarcento kun gravaj skulptaĵoj de la 18-a jarcento.

  • Ermitejo San Isidro
  • Ponto Cuartos

Je 2 km de la vilaĝo. Du arkoj. El granito. Super populara banejo ĉe kiu estas kampadejoj kaj restoracioj.

  • Ermitejo Kristo del Humilladero
  • Ermitejo San Cristóbal
  • Ĝardenoj

Laŭlonge de la ĉefa avenuo de Losar de la Vera estas belegaj ĝardenoj kun arboj, arbustoj kaj heĝoj pritonditaj skulptante formojn de bestoj, imagoj ktp.

Festoj redakti

 
La Virgen de las Nieves
  • Karnavaloj. Nupto, bapto kaj entombigo de Manolo
  • Romería, Kamparfesto de Sankta Isidro, patrono de kamparanoj (15-a de majo)
  • Romería de Sankta Kristoforo (2-a dimanĉo de julio)
  • Nuestra Señora de la Nieves (Festo de la kapristoj)

Oni celebras ĝin en la montaro. Oni ceremonias parodie la armean kison al la flago per kiso al kaprofelo.

  • Foiro de la Kristo de la Caridad (20-a de julio). Tradicia danco kun dancistoj de blanka ĉemizo, blua veŝto, ruĝaj pantalono kaj zono kaj blankaj ŝuoj. La muzikisto ludas samtempe fluton kaj tambureton kiel en la tuta norda parto de la Provinco de Cáceres kaj sudo de Kastilio.
 
Tradiciaj muzikisto kaj dancistoj
  • Kristo de la Misericordia (16-a de aŭgusto), kun taŭrludado.