Lost (televida serio)

Lost (angle: perdita[j]) estas la titolo de usona televida serio aventureca, kiu estas produktata ekde 2004. Ĝia scenejo estas mistera tropika insulo, sur kiu vivas la postvivantoj de aviada akcidento.

LOST
televida serio
Originala titolo Lost
Originala lingvo angla lingvo
Origina lando Usono
Ĝenro Aventureco
Kreita de Jeffrey Lieber, J. J. Abrams kaj Damon Lindelof
Reĝisoro Jack Bender, Steven Williams kaj aliaj
Aktoroj Adewale Akinnuoye-Agbaje
Naveen Andrews
Nestor Carbonell
Henry Ian Cusick
Jeremy Davies
Emilie de Ravin
Michael Emerson
Jeff Fahey
Matthew Fox
Jorge Garcia
Maggie Grace
Josh Holloway
Malcolm David Kelley
Daniel Dae Kim
Yunjin Kim
Ken Leung
Evangeline Lilly
Rebecca Mader
Elizabeth Mitchell
Dominic Monaghan
Terry O'Quinn
Harold Perrineau
Zuleikha Robinson
Michelle Rodriguez
Kiele Sanchez
Rodrigo Santoro
Ian Somerhalder
Cynthia Watros
Muziko de Michael Giacchino
Komenca muziko J. J. Abrams
Lingvo(j) Angla
Amplekso
Sezonoj 6
Epizodoj 121
Daŭro sen reklamoj 43 minutoj
Produktado
Estra(j)
produktoro(j)
J. J. Abrams, Damon Lindelof, Bryan Burk, Jean Higgins, Jack Bender, Carlton Cuse, Edward Kitsis, Adam Horowitz kaj Elizabeth Sarnoff
Loko(j) Oahu, Havajo
Elsendo
Bilda formato 16/9
Elsendita 22 septembro 2004 – 23 majo 2010
Eksteraj ligiloj
Oficiala retejo
ĉe IMDb
vdr

La filmado okazas precipe sur insulo Oahu (Havaja Insularo). La serion produktas American Broadcasting Company, Bad Robot Productions kaj Grass Skirt Productions. La historion verkis Jeffrey Jacob Abrams, Damon Lindelof kaj Jeffrey Lieber; la muzikon Michael Giacchino.

American Broadcasting Company deklaris, ke ekzistas interkonsento pri la fino de la serio. Nun en 2007, post tri jaroj, restas ankoraŭ 48 epizodoj dividotaj al 4 jar-periodoj po 16 en ĉiu jaro. Tiel en Usono la serio finiĝos en la periodo 2009/2010.

Lost en 2006 ricevis la premion Golden Globe kiel plej bona drama serio.

Historio/intrigo redakti

Unua periodo redakti

Flugo Oceanic-Air 815, iranta de Sidnejo al Los-Anĝeleso, kraŝas sur tropika insulo. La 48 postvivantoj provas solvi multajn problemojn, precipe pri pluvivado, kaj esplori la multajn misterojn de la loko, inter ili la eblan ekziston de aliaj loĝantoj, la enhavon de subterejo fermita per pordo kaj aliajn neklarigeblajn okazaĵojn.

Inter la postvivantoj elstaras:

Eksteraj ligiloj redakti