Lot

franca departemento
Por samtitola artikolo vidu la paĝon LOT.

Lot [lɔt] (aŭ okcitane Òlt [olt]) estas unu el la departementoj de la franca regiono Okcitanio. Ĝia prefektejo estas Cahors. Lot etendiĝas sur 5 217 km2 kaj ĝi havas 173 758 loĝantojn[1].

Lot
Emblemo de Lot
Insigno de Lot
Situo de Lot
departemento de Francio
Administrado
Lando  Francio
Regiono Okcitanio
Numero 46
Prefektejo Cahors/Caors
Subprefektejoj Figeac/Fijac
Gourdon/Gordon
Prezidanto de la
departementa konsilio
Serge Rigal
Prefekto Catherine Ferrier
Statistikaĵoj
Loĝantaro 174 942 (2021)
Areo 5 217 km²
Loĝdenso 34 /km²
Subdividoj
Arondismentoj 3
Kantonoj 17
Komunumaroj 13
Komunumoj 326
vdr

La departemento enhavas 326 komunumojn.

Geografio redakti

Lot havas limojn kun la departementoj Corrèze, Cantal, Aveyron, Tarn-et-Garonne, Lot-et-Garonne kaj Dordogne.

Arondismentoj redakti

La departemento dividiĝas al tri arondismentoj:

Ekonomio redakti

Kalkŝtonaj ebenaĵoj kovras la plej grandan parton de ĝia teritorio. Ili nomiĝas causses [kos]: Causse de Martel, Causse de Gramat, Causse de Limogne formas kune vastan sekegan surfacon kie troviĝas nur kelkaj paŝtejoj kaj maldensaj arbaroj. Agrikulturo disvolviĝas en la valoj.

Turismo kaj kulturo redakti

 
Rocamadour

Lot posedas kelkajn el la plej elstaraj vidindaĵoj de Francio: Rocamadour, unu el la plej gravaj pilgrimlokoj dum la mezepoko ankoraŭ havas arkitekturan ensemblon eksterordinaran (preĝejoj, kapeloj, kastelo, mezepokaj domoj), la abismo de Padirac, Saint-Cirq-Lapopie klasigita inter la “plej belaj vilaĝoj de Francio” (Les plus beaux villages de France), kaj multaj mezepokaj fortresoj kaj vilaĝoj.


Notoj kaj fontoj redakti

  1. Insee. Chiffres clés : Département dut Lot (45) (france). Alirita la 16-an de marto 2013.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti