Lota estas urbo kun ĉ. 50.000 loĝantoj en Ĉilio. Ĝi estas minada centro en suda Ĉilio, en regiono Bío-Bío, provincio Concepción, ĉe nordo de Golfo de Arauco. https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Lota&action=edit Redaktu Oni fondis ĝin en 1662, sed grava evoluo okazis ekde 1852, kiam industriisto Matías Cousiño malfermis tie minejon. Tiun kreskon helpis konstruo de fervojlinio en 1888, kondukanta al Concepción, je 30 km norde.

Lota
urbo en Ĉilio

Blazono

Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 43 272  (2017) [+]
Loĝdenso 272 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 6′ S, 73° 9′ U (mapo)-37.0944-73.1563Koordinatoj: 37° 6′ S, 73° 9′ U (mapo) [+]
Alto 82 m [+]
Areo 159 km² (15 900 ha) [+]
Lota (Ĉilio)
Lota (Ĉilio)
DEC
Lota
Lota
Situo de Lota

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Lota, Chile [+]
vdr

En Lota laboras briko- kaj ŝamotfabriko, kuprofandejo kaj tie prenas karbon la ŝipoj, veturantaj apud la bordo. En supra Lota funkcias krom la administraj kaj entreprenaj burooj ankaŭ mineja urboparto, en Malsupra Lota funkcias kiel komerca kaj loĝa zono.

Tie troviĝas ankaŭ la fama parko Isidora Cousiño.