Lotta Lauritz

sveda juristino kaj esperantistino
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Lotta Lauritz aŭ je plena nomo Anna Charlotta Lauritz - naskiĝis la 2-an de aprilo 1965[1] - estas sveda juristino kaj esperantistino, kiu vivas en Luleå. Ŝi aktivas en la regiona Esperanto Societo de Norrbotten (Norrbottens Esperantosällskap) kaj keome kunlaboras en la estraro de Sveda Esperanto-Federacio, ekde marto 2022 en funkcio de anstataŭanto. [2] Profesie ŝi laboras kiel mediprotekta juristo por la konzerno LKAB, internacia altteknologia minindustria grupo kiu elminas kaj altgradigas la ferercon de norda Svedio por la tutmonda ŝtala merkato.

Lotta Lauritz
Persona informo
Naskiĝo 2-an de aprilo 1965 (1965-04-02) (59-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Loĝloko Luleå
Nacieco sveda
Ŝtataneco Svedio
Okupo
Okupo juristo • esperantisto
vdr

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti