Lotus 1-2-3 estas tabelkalkulilo de la firmao Lotus Software (nun filio de IBM). Ĝi estis tre populara kaj pligrandigis la sukceson de komputiloj individuaj en entreprenoj.

Lotus 1-2-3

Aŭtoro Lotus Software
Operaciumo DOS, Microsoft Windows, OS/2, classic Mac OS, MVS, VM/CMS, OpenVMS, Unikso
Programlingvo asembla lingvo
Programtipo Tabelkalkulilo
vdr

Lotus 1-2-3 estis lanĉita la 26-a de januaro 1983 kaj dum jaroj restis la ĉefa sterntabelo por la operaciumo MS-DOS. Ĉi tiun tabelkalkulilon oni povis programi uzante makroojn kaj estis provizita de aparta programo dediĉita al kreado de grafikaĵoj kaj histogramoj. Tamen, ĉi tiun grafikaĵilon oni ne povis lanĉi samtempe kun la tabelkalkulilo. La aperantaj menuoj estis alireblaj per ununura klavo, kiu iĝis rapide la programuzo. Lotus 1-2-3 uzis la grafikokartojn EGA, kaj poste VGA. La dosieroformato de Lotus 1-2-3 (WKS en la unuaj versioj, WK1 poste) estis longtempe efektiva normo, ne nur por kalkuldosieroj, sed eĉ por rudimentaj datumbazoj.

En Usono, Lotus okazigis multajn procedurojn pro malobservo de kopirajto, ĉefe kontraŭ Borland (kies tabelkalkulilo Quattro Pro uzis la klavarmallongigojn de 1-2-3).

La alveno de Microsoft Windows sur la merkato de personaj komputiloj pligrandigis la sukceson de Microsoft Office kaj de Excel (rekta konkuranto de 1-2-3). Iom post iom la programaro Microsoft Office gajnis kontraŭ 1-2-3. Lotus Symphony, la sekvanto de 1-2-3 ne sukcesis. 1-2-3 estis adaptita por Vindozo kaj enmetita en la programaro Lotus SmartSuite.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti