Louis ZOCCHI [LUi ZAki] estas pensiulo kaj eksa serĝento en la USAF (Usona Aerarmeo). Super ĉio li konatas kiel hobiisto pri ludoj.

Lou Zocchi
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1939 (1939-11-30) (84-jaraĝa)
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo entreprenisto • eldonisto
vdr

Kvankam Zocchi mem fasonis kelkajn ludojn (Alien Space, The Battle of Britain, Luftwaffe), li plej famas kiel fabrikanto de specialaj ĵetpluredroj, kaj inventinto de la 100-faca zokiedro, kiu tenas lian nomon en si. La ĵetkuboj de Zocchi estis la unuaj inkluzivitaj en la pakaĵoj de Drakoj kaj Galerioj (Dungeons & Dragons). Li estis ofta partoprenanto je lud-kunvenoj kiel Gen Con, kie li demonstradis la nehazardecon de multaj multobligitaj ĵetkuboj. Laŭ li plejmultaj ĵetkuboj ne precize ruliĝas pro ilia aĉa produktado. La ĵetkuboj favoras kelkajn numerojn kaj pli ofte stabiliĝas je tiuj. Zocchi montris la ĵetkuban nehazardecon pere de statistiko kaj fotoj de oblikvaj ĵetkubstakoj. Pro liaj demonstroj altegiĝis la vendado de nepoluritaj kaj "justaj" ĵetkuboj de lia propra kompanio Gamescience. Male al plejmultaj multobligitaj ĵetkuboj, tiuj de Zocchi laŭdire juste ruliĝus kaj neniam rompiĝus.