Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri Louis Harold Gray. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Gray.

Louis Harold GRAY (naskiĝis la 10-an de septembro 1905 en Londono, kaj mortis la 9-an de julio 1965 en Northwood, Granda Londono) estis angla fizikisto, kiu precipe laboris pri la efikoj de radiadoj sur la biologiaj sistemoj.

Louis Harold Gray
Persona informo
Louis Harold Gray
Naskiĝo 10-an de novembro 1905 (1905-11-10)
en Richmond upon Thames
Morto 9-an de julio 1965 (1965-07-09) (59-jaraĝa)
en Northwood
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Krista Hospitalo vd
Profesio
Okupo fizikistobiologobotanikisto • radiologo vd
Laborkampo nuklea fiziko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Dum la kristnaska tago de 1923, li ricevis stipendion por studi en la Trinity College (Kembriĝo), kie instruis Ernest Rutherford. Li doktoriĝis en la Laboratorio Cavendish en 1930, dank'al siaj laboroj pri la efikoj de konataj radiadoj sur materialoj, kaj ankaŭ dank'al siaj mezuroj de iamaj malbone konataj kosmaj radiadoj. Dum iama epoko, radiobiologio, kunigante biologion, medicinon kaj fizikon, estis naskiĝanta kampo, pri kiu Gray kontribuis alporti necesan fundamenton. Resumo de lia laboro estas skribita sube.

Inter multaj aliaj agadoj, li difinis la mezurunuon de sorbita radiada dozo, kiu poste, en la Internacia Sistemo de Unuoj, estis nomata, honore de sia nomo, grajo.

Kariero redakti

  • 1933 - Estis malsanuleja fizikisto en Mount Vernon Hospital, Londono
  • 1936 - Elvolvis la Bragg-Gray ekvacion, fundamento de la metodo de kavjonigado uzata por mezuri la energian sorbadon de ikso-radioj en materialoj
  • 1937 - Konstruis unuan neŭtrongeneratoron en Mount Vernon Hospital
  • 1938 - Studis biologiajn efikojn de neŭtronoj per ĉisupra generatoro
  • 1940 - Elvolvis la RBE-koncepton (t.e. Relativa Biologia Efikeco) por priskribi la malsimilecon de la neŭtronaj efikoj laŭ la konsiderataj histoj
  • 1952 - Iniciatis esplorojn pri biologiaj ĉeloj en hipoksiaj tumoroj kaj en kondiĉoj de hiperprema oksigeno
  • 1953 - Fondis la Gray Laboratorio en Mount Vernon Hospital
  • 1953 - 1960 - Sub la direkto de Gray, Jack W. Boag elvolvis impulsan radiolizon
  • 1962 - Ed Hart, el Argonne National Laboratory, kaj Jack Boag eltrovis hidratan elektronon, per uzo de la impulsa radiolizo en la Gray Laboratorio - Tia eltrovo iniciatis novan esplordirekton, kiu ankoraŭ estas aktiva kaj vivgrava por kompreni la efikojn de radioj sur biologiaj histoj, ekzemple pri Kancerterapio.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti