Louis THUILLIER (4a de Majo 1856 – 19a de Septembro 1883) estis franca biologo el Amiens. Li studis biologion kaj fizikon en Amiens kaj Parizo, kaj en 1880 iris labori kiel helpanto en la laboratorio de Louis Pasteur.

Louis Thuillier
Persona informo
Naskiĝo 4-an de majo 1856 (1856-05-04)
en Amiens
Morto 19-an de septembro 1883 (1883-09-19) (27-jaraĝa)
en Aleksandrio
Mortokialo ĥolero
Tombo Cimetière de La Madeleine d'Amiens
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Supera normala lernejo • Q3268823
Okupo
Okupo biologofizikisto
vdr

Kun Pasteur kaj liaj kolegoj, Thuillier ludis gravan rolon en la disvolvigo de vakcinado kontraŭ rabio, porko-febro kaj antrakso. En 1882-83 Thuillier estis sendita tra Germanio kaj Aŭstri-Hungario, por organizi serion de vakcinado de ŝafoj kaj bovoj kontraŭ antrakso. Dum tiuj veturoj li faris plian esploradon pri la malsano, kaj faris pliiĝantan korespondandon de leteroj kun Pasteur. Tiuj leteroj mencias la sukcesojn kaj seniluziigojn kiujn Thuillier havis pri la vakcino, kaj estis tradukitaj al angla kiel "Correspondence of Pasteur and Thuillier, Concerning Anthrax and Swine Fever Vaccinations".

En 1883 li estis sendita al misio en Aleksandrion kun Pierre Paul Émile Roux (1853-1933) kaj Edmond Nocard (1850-1903) por studi epidemion de ĥolero. Thuillier ekhavis la malsanon kaj mortis la 19an de Septembro, 1883 estante 27-jaraĝa.

Eksteraj ligiloj redakti