Louise Abbéma

franca pentristino kaj desegnistino

Louise ABBÉMA (naskiĝinta je la 30-a de oktobro, 1853 en Étampes - mortinta en 1927 en Parizo) estis franca pentristino kaj desegnistino. Abbéma ekpentris dum siaj fruaj dudekaj jaroj, kaj studis kun rimarkinduloj tiuepokaj kiel Charles Chaplin, Jean-Jacques Henner, kaj Carolus-Duran. Ŝi unue publike rekoniĝis pro sia laboro dek-ok-jaraĝe kiam ŝi pentris portreton de Sarah Bernhardt, ŝia tutviva amikino, kaj kredate de multuloj, ŝia lesba amantino.

Louise Abbéma
Persona informo
Aliaj nomoj Abbema, Louise
Naskiĝo 30-an de oktobro 1853 (1853-10-30)
en Étampes
Morto 10-an de julio 1927 (1927-07-10) (73-jaraĝa)
en 9-a arondismento de Parizo
Tombo Tombejo de Montparnasse
Lingvoj franca
Loĝloko Étampes
Ŝtataneco Francio
Subskribo Louise Abbéma
Familio
Amkunulo Sarah Bernhardt
Okupo
Okupo pentristo • skulptisto • dezajnisto
Verkoj Decorative panel (allegory of winter)
Decorative panel (allegory of spring)
Portrait of Sarah Bernhardt
vdr
Pentraĵo de 1894.
Portreto de Sarah Bernhardt, 1875

Ŝi poste pentris portetojn de aliaj samtempaj rimarkinduloj, kaj ankaŭ pentris panelojn kaj murpentraĵojn, kiuj ornamis la Parizan Urbdomon, la Operejon Garnier, multajn teatrejojn, inkluzive de la "Teatrejo Sarah Bernhardt", kaj la "Palaco de la Kolonia Gubernatoro" ĉe Dakaro, Senegalo. Ŝi ekspoziciemis ĉe la Pentrosalono de Parizo, kie ricevis ŝi honoran mencion pro siaj paneloj en 1881. Abbéma ankaŭ estis inter la artistinoj tiamaj kies verkaĵoj estis montritaj en la Virina Konstruaĵo ĉe la Mondekspozicio Kolombio en Ĉikago en 1893. Sarah Bernhardt faris kap-kaj-ŝultran skulptaĵon de Abbéma, kiu ankaŭ ĉeestis la ekspozicion.

Abbéma fakis pri olepentraĵoj kaj akvareloj, kaj multe da ŝiaj verkaĵoj montras la influon de ĉinaj kaj japanaj pentristoj, kaj ankaŭ tiamaj majstroj kiel Édouard Manet. Ŝi en siaj verkoj ofte florojn figuris. Inter ŝiaj plej bone konataj estas La Sezonoj, Aprila Mateno, Inter la Floroj, Vintro, kaj portretoj de Petro la 1-a (imperiestro de Brazilo), Ferdinand de Lesseps, kaj Charles Garnier. Abbéma ankaŭ estis lerta presistino, skulptistino, kaj desegnistino, kaj ankaŭ verkistino kiu regule kontribuis al la ĵurnaloj "Gazette des Beaux-Arts" kaj "L'Art."

Inter la multaj honoroj, kiujn ricevis Abbéma, estis kandidatigo kiel oficiala pentristo de la Tria Respubliko. Ŝi ankaŭ premricevis bronzan medalon ĉe la Ekspozicio Universala de 1900 kaj en 1906 aniĝis en la Honora Legio. Je la fino de la dudeka jarcento, kiam kontribuoj de virinoj al arto de la pasintaj jarcentoj ricevis pli da kritika kaj historia rimarko, ŝiaj verkaĵoj ĝuas novan popularecon.

Eksteraj ligiloj redakti