Louise Ottilie Fresco (Meppel, la  11-an de februaro 1952(nun 1952-02-11) (72‑jara)) estas nederlanda sciencistino, estrino kaj verkistino.

Louise Fresco
Persona informo
Naskonomo Louise Ottilie Fresco
Naskiĝo 11-an de februaro 1952 (1952-02-11) (72-jaraĝa)
en Meppel
Lingvoj nederlanda
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Alma mater Universitato de Wageningen
Okupo
Okupo verkisto • kolumnisto • literaturkritikisto • universitata instruisto • inĝeniero
TTT
Retejo http://www.louiseofresco.com/
vdr

Prof. d-ro. inĝ. Fresco estas en junio 2006 nomumita kiel universitata profesoro ĉe la Universitato de Amsterdamo, kun kiel atentokampo la fundamentoj de longdaŭra disvolviĝo en internacia perspektivo. Je la 24-a de majo 2014 ŝi donis adiaŭan lekcion por tiu universitato.

Ŝi doktoriĝis en 1986 kun laŭdo per la disertacio "Cassava in shifting cultivation : a systems approach to agricultural technology development in Africa" je la tereno de tropika plantkultivado ĉe Michiel Flach kaj Niels Röling je la Universitato de Wageningen.

Louise Fresco estas membro de Koninklijke Nederlandse Akademie van Wetenschappen, eksterlanda membro de Royal Swedish Academy of Agriculture and Forestry en Stokholmo, koresponda membro de Real Academia de Ingeniería en Madrido, membro de la Koninklijke Hollandsche Maatschappij der Wetenschappen kaj eksterlanda membro de la Académie d’agriculture de France. Ŝi ankaŭ estas Visiting Professor je la Institute of Earth Sciences, Stanford University kaj je la David and Lucile Packard Foundation en Palo Alto (Usono). Krom tio ŝi estas Honora profesoro je la Wageningen Universitato, kie ŝi estas ekde la 1-a de julio 2014 estrara prezidanto.[1] Plifrue ŝi lekciis je la universitatoj de Upsalo, Stokholmo kaj Loveno

Bibliografio redakti

Fikcia redakti

  • Bambusa (1990)
  • De kosmopolieten {La kosmopolitoj) (2003)
  • De tuin van de sultan van Rome (La ĝardeno de la sultano de Romo) (2005)
  • De utopisten (La utopiuloj) (2007)

Nefikcia redakti

  • De ondraaglijke lichtheid van de vleermuis (La neportebla malpezeco de la vesperto): eseoj & konsideroj (1997)
  • Schaduwdenkers & lichtzoekers (Ombropensantoj & lumserĉantoj) (1998) (Huizinga-prelego)
  • Nieuwe spijswetten (Novaj manĝoleĝoj): Pri nutraĵo kaj respondeco (2006)
  • Het einde van de universiteit (La fino de la universitato) (laŭ raporto de la Universitato de Oeloemia) (2007)
  • Hamburgers in het paradijs (Hamburgeroj en la paradizo): nutraĵo dum tempoj de malabundeco kaj abundeco (2012)
  • Kruisbestuiving (Krucpolenado): pri scio, arto kaj la vivo (2014)

Universitata redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti