Louise Ingram RAYNER (naskiĝis la 21-an de junio 1832, Matlock Bath - mortis la 8-an de oktobro 1924, St Leonards-on-Sea) estis brita pentristino de akvareloj.

Louise Rayner
Persona informo
Naskiĝo 21-an de junio 1832 (1832-06-21)
en Matlock Bath
Morto 8-an de oktobro 1924 (1924-10-08) (92-jaraĝa)
en St Leonards-on-Sea
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Familio
Patro Samuel Rayner
Patrino Ann Rayner
Okupo
Okupo pentristo
vdr

Arta familia etoso redakti

Louise naskiĝis en Matlock Bath en Derbyshire.[1] Ŝiaj gepatroj, Samuel Rayner kaj Ann Rayner (naskiĝinta Manser) ambaŭ estis konataj artistoj, Samuel estinte akceptita por ekspozicio en la Reĝa Akademio kiam li estis 15-jaraĝa. Ankaŭ kvar fratinoj de Louise - Ann ("Nancy"), Margaret, Rose kaj Frances - kaj ŝia frato Richard estis artistoj. La familio vivis en Matlock Bath kaj Derby antaŭ transloĝiĝi al Londono en 1842.

Artaj studo kaj instruo redakti

Louise studis pentradon ekde kiam ŝi estis 15-jara, sub la gvidado de sia patro kaj poste kun establitaj artistaj amikoj de la familio, kiaj George Cattermole, Edmund Niemann, David Roberts kaj Frank Stone. Ŝia unua ekspoziciita verko titoliĝis La Interno de Haddon Chapel, montrita en la Reĝa Akademio en 1852, la unua el serio da ole-pentraĵoj.

Akvarelo redakti

Ekde 1860, tamen, ŝi ekpentris per akvarelo verkojn kiujn ŝi ekspoziciis dum 50 jaroj tra organizaĵoj inkluzivantaj la Societon de Artistinoj, La Reĝan Akademion, Reĝan Akvarelan Societon kaj Reĝan societon de Britaj Artistoj.

Chester redakti

 
Irongate - de ŝia jaro de morto (nun en Muzeo kaj artgalerio de Derby)

Ŝi vivis en Chester en la Kimraj Markioj sed multe vojaĝis, pentrante britajn scenojn, dum la someroj de la 1870-aj kaj 1880-aj jaroj. Ŝiaj pentraĵoj estas tre detalitaj kaj treege pitoreskaj scenoj de popolplenaj stratoj kaptantaj la "olde worlde" karakteron de britaj urbetoj kaj urboj en la floranta viktoria epoko. Ŝiaj pentraĵoj estas tre popularaj hodiaŭ kiel reproduktoj kaj sur puzloj. Ĉirkaŭ 1910 ŝi transloĝiĝis kun sia fratino al Tunbridge Wells, kaj poste al St Leonards, kie ŝi mortis en 1924.

Kolektoj de originalaj verkoj redakti

Kolektoj de ŝiaj verkoj troviĝas en Russell-Cotes Art Gallery & Museum, Bournemouth, Muzeo kaj artgalerio de Derby[2] kaj Grosvenor Muzeo, Chester, kiu posedas 23 el ŝiaj akvareloj, la plej grandan kvanton por publika kolekto.

Referencoj redakti

  1. Simon Fenwick, ‘Rayner, Samuel (1806–1879)’, Oxford Dictionary of National Biography, Oxford University Press, 2004 [1]
  2. Rayner, Louise. Irongate. Picture the Past. Alirita 23a de Januaro 2011.

Eksteraj ligiloj redakti