Loulé

Municipo en Portugalio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Loulé (stacidomo).

Loulé estas urbo en Portugalio apartenanta al la Distrikto Faro, regiono Algarve, kun ĉirkaŭ 20 000 loĝantoj (2021).

Loulé
municipo de Portugalio • urbo de Portugalio • setlejo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 8100
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 70 622  (2011) [+]
Loĝdenso 92 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 9′ N, 8° 1′ U (mapo)37.14399-8.02345Koordinatoj: 37° 9′ N, 8° 1′ U (mapo) [+]
Alto 49 m [+]
Areo 763,67 km² (76 367 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Loulé (Faro)
Loulé (Faro)
DEC
Loulé
Loulé
Situo de Loulé
Loulé (Portugalio)
Loulé (Portugalio)
DEC
Loulé
Loulé
Situo de Loulé

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Loulé [+]
vdr

Ĝi estas sidejo de la Municipo Loulé, la plej etenda kaj loĝata de Algarve, kun 763,67 km² de areo kaj 72 344 loĝantoj (censo de 2021), kaj estas subdividita en naŭ freguesias. La municipo limas norde kun Almodôvar, nordoriente kun Alcoutim kaj Tavira, oriente kun São Brás de Alportel, sudoriente kun Faro, sudokcidente kun Albufeira, okcidente kun Silves kaj sude estas marbordo kun Atlantiko. Loulé estas la nura municipo de la okcidenta duono de Algarve, nome Sotavento, kiu limas kun la orienta duono de Algarve, nome Barlavento.

La municipo de Loulé enhavas du urbojn, nome Loulé kaj Quarteira, kaj la turismajn kompleksojn de Vilamoura/Quarteira, Quinta do Lago kaj Vale do Lobo (la du lastaj en la freguesia de Almancil).

Submunicipoj redakti

 
Romia vilao.
 
Romia ponto Tor.

La municipoj dividiĝas en jenaj freguesias:

  • Almancil
  • Alte
  • Ameixial
  • Boliqueime
  • Quarteira
  • Querença, Tôr e Benafim
  • Salir
  • São Clemente
  • São Sebastião

Historio redakti

 
Urba panoramo.
 
Sporta haveno de Vilamoura.

La plej fruaj restaĵoj trovitaj en Loulé datas el Frua Paleolitiko. En la Erao de Metaloj, intensiĝis la alveno de popoloj de la Orienta Mediteraneo, kaj ĉefe de fenicanoj kaj kartaganoj. Tiuj fondis la unuajn komercejojn sur la marbordo de la teritorio, disvastigante fiŝkaptadon, metalurgion kaj komercon. El la mezo de la 2-a jarcento a.n.e., post la Dua Punika Milito, romianoj disvastigis la konservan industrion, la agrikulturon kaj la minadon de kupro kaj de fero. Je la konkero fare de islamanoj, en la 8-a jarcento, naskiĝis la mezepoka urbo, de kiu devenas la nuna historia kerno. Al-'Ulĝa' (Loulé) estis priskribita, por la unua fojo, ĝuste antaŭ la rekonkero fare de kristanoj, en la arabaj kronikoj de Ibn Said kaj de Abd Aluhaid, kiel malgranda Almedina (urbo) fortikita kaj prospera, apartenanta al la tajfo de Niebla, sub la tajfestro Ibn Mafom.

En 1249, la reĝo Alfonso la 3-a helpita de Paio Peres Correia, Superulo de la Ordeno de Santiago, konkerista la kastelon de Loulé el la araboj, metante ĝin definitive en le portugala regno, en kiu Loulé ricevis la unuan foruon kiel "Vila" en 1266.

En la Epoko de Malkovroj, la regiono Algarve, kaj aparte Loulé, startigas novan ciklon de ekonomia kresko. Komercon oni redisvastigis. En la unua duono de la 18-a jarcento, dum la regado de Johano la 5-a, Portugalio ĝuis ekonomian prosperon subtenitan de la oro de Brazilo. Tiukadre kaj en la kunteksto arta kaj kultura de la Baroko, la interno de la preĝejoj kaj kapeloj de la urbo riĉiĝis kaj plivaloriĝis per orumitaj ornamoj kaj azuleĥoj. Tamen la tertremo de 1755 desruis grandan parton de Loulé.

Dum la 19-a jarcento evoluis transportoj, kaj ĉefe oni konstruis fervojon en Algarve en 1887 kaj disvolviĝis la komunikado, kio plialtigis la vivnivelon; tamen ĝi ne atingis kontentigan staton ĝis la dua duono de la 20-a jarcento.

Ekonomio redakti

Por turismo elstaras Vilamoura, kiu havas sportan havenon, golfolernejon, kazinon, dancejojn, tenisklubon, klubon de subnaĝado, diversajn distrejojn, etendan standron, dekojn da hoteloj 5 kaj 4 stelaj, krom centojn da loĝejoj kaj aliaj entreprenoj dediĉitaj ĉefe al turismo.

Alia enspezofonto estas enorma salminejo, ĝis unu km profunda. Tia salo ne utilas por manĝado, kaj uzeblas por produkti kemiaĵojn, artaĵojn ktp.

Vidindaĵoj redakti

 
Vilamoura.
  • Bicas Velhas
  • Kasteloj de Loulé kaj de Salir
  • Stadiono Algarve
  • Lumturo de Vilamoura
  • Fontoj Fonte Grande kaj Fonte Pequena
  • Fontoj, ĉefe en Benémola kun antikvaj kalkofornoj kaj akvomuelejo
  • Fortikaĵo Novo aŭ Armação
  • Municipa Bazaro de Loulé
  • Muzeo Casa Rosa
  • Muzeo de Penina
  • Korto de D. Antónia
  • Akvomuzearo
  • Ponto de Poploj
  • Romia ponto de Tôr
  • Akvofalo Queda do Vigário (aŭ Cascata de Alte)
  • Rocha da Pena
  • Romiaj ruinoj de Cerro da Vila
  • Vilamoura
  • Strandoj Falésia (kun Albufeira), de Vilamoura, de Quarteira, de Vale do Lobo, de Garrão - Poente, de Garrão - Nascente, de Ancão, de Quinta do Lago

Religiejoj redakti

  • Kapeloj de Nossa Senhora da Conceição, de Nossa Senhora do Pé da Cruz kaj de São Luís
  • Konventoj de Santo António kaj de Sankta Spirito
  • Ermitejoj de Nossa Senhora do Bom Sucesso, en Vale Judeu, kaj de São João da Venda
  • Preĝejoj de Graça aŭ Testemunhos da Igreja da Graça, de Misericórdia de Loulé, de Nossa Senhora da Boa Hora, de Nossa Senhora da Conceição, de Quarteira, de S. Faustino, de São Francisco, de São Lourenço de Almancil, de São Pedro do Mar, de Vilamoura, de Alte, de Ameixial, de Benafim, de Boliqueime, de Loulé aŭ de São Clemente, de Querença, de Tôr
  • Krucmonumento de Querença
  • Sanktejo de Nossa Senhora da Piedade (Mãe Soberana)

Bildaro redakti

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti