Lourdes

komunumo en la departemento Altaj Pireneoj de Francio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Lourdes (stacidomo).

Lourdes [lurd], okcitanlingve Lorda [lurdo], esperantlingve Lurdo, estas pilgrim-urbeto situanta piede de la montaro Pireneoj en suda Francio, en la departemento Hautes-Pyrénées. Ĝi havas ĉirkaŭ 17 000 loĝantojn.

Lourdes
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
INSEE kodo 65286 [+]
Poŝtkodo 65100
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 13 509  (2021) [+]
Loĝdenso 366 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 6′ N, 0° 3′ U (mapo)43.094166666667-0.046944444444449Koordinatoj: 43° 6′ N, 0° 3′ U (mapo) [+]
Alto 420 m [+]
Areo 36,94 km² (3 694 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Lourdes (Hautes-Pyrénées)
Lourdes (Hautes-Pyrénées)
DEC
Lourdes
Lourdes
Situo de Lourdes
Lourdes (Francio)
Lourdes (Francio)
DEC
Lourdes
Lourdes
Situo de Lourdes

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Lourdes [+]
vdr

Pilgrimado redakti

 
Statuo de la Sinjorino en la groto
 
Bernadette Soubirous (ĉirkaŭ 1866)
 
Baziliko Senmakula koncipiĝo kaj baziliko de Rozario
 
Memoraĵoj pri Lourdes

Lourdes allogas ĉiujare milionojn da vizitantoj, ĉar ĝi estas unu el la plej gravaj pilgrimceloj por la katolikoj de la tuta mondo, konsiderata kiel sankta loko. Katolikoj kredas ke la Virgulino Maria aperis en 1858 antaŭ juna knabino, Bernardeta Soubirous, por deklari al ŝi, ke ŝi estas la Senpeka Koncipiteco. Tiu iom enigma frazo apogis la dogmon ĵus proklamitan de Pio la 9-a en 1854, laŭ kiu la Sankta Virgulino estis per speciala graco liberigita el la Origina Peko en la ventro jam en la momento de sia koncipiĝo. Poste la junulino fariĝis monaĥino kaj estis sanktigita de la katolika Eklezio.

De tiam malsanuloj venas enakviĝi en fonton, kiu situas ĉe la apero-groto, esperante miraklan resaniĝon. Kvankam estas ĉirkaŭ 7 000 asertoj de miraklaj sanigoj, nur 69 estas aprobita de la episkopoj post ekzamenoj de kuracista komitato.

La religia komplekso entenas plurajn preĝejojn, kapelojn, krucvojojn, kaj centojn da hoteloj kaj vendejoj. Krom tiu religia komplekso, la urbo posedas interesan mezepokan fortikigitan kastelon staranta sur alta rokego.

Tute laŭ natura kopiado de la lurdogroto troviĝas en la pilgrimejo Maria Gugging, katastrala komunumo (loko) de la urbo Klostronovburgo (germane Klosterneuburg), Urbo de la Interpopola Kompreniĝo, Aŭstrio.

Partneraj urboj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Collectif, Lourdes de la Préhistoire à nos jours, Musée Pyrénéen, 1987.
  • Laurence Catinot-Crost, Autrefois Lourdes, Éditions Atlantica, 2005.
  • Sébastien Barrère, Petite histoire de Lourdes, Cairn, 2014.

Eksteraj ligiloj redakti