Love for Sale estas ĵaza normkanto de Cole Porter el la jaro 1930 el la muzikalo The New Yorkers.

Fono redakti

La kantoteksto prilumas la perspektivon de amvendistino, kiu proponas diversajn specojn de aĉetebla amo (“old love, new love, every love but true love”). La kanto estis en 1930 furoraĵo, kiun oni pli malfrue sentis tro malpruda, kaj la radiostacio evitis dum jardekoj ĝian dissendadon.

Multaj ĵazmuzikistoj surdiskigis la kanton, interalie Billie Holiday (1945), Oscar Peterson (1953), Ella Fitzgerald (1956), Tony Bennett (1957), Miles Davis, Bill Evans kaj Cannonball Adderley (1958), Chet Baker, The Manhattan Transfer (1976), Elvis Costello, Harry Connick la pli juna, Dave Brubeck kaj multaj aliaj. Sur la omaĝo-albumo por Cole Porter, Red Hot + Blue (1990), ĝin interpretis Fine Young Cannibals.

Irwin Winkler uzis la kanton en la filmo De-Lovely – The Cole Porter Story (Usono, 2004) dum sceno en samseksemula noktoklubejo. Brian De Palma uzis la kanton en simila sceno de sia filmo The Black Dahlia (2006).

Eksteraj ligiloj redakti