Lozorno
Lozorno, hungare Lozornó, germane Losorn estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Bratislavo, en Distrikto Malacky.
Bazaj informoj redakti
- 48° 20′ 04″ N 17° 02′ 30″ O / 48.33444 °N, 17.04167 °O (mapo)Koordinatoj: 48° 20′ 04″ N 17° 02′ 30″ O / 48.33444 °N, 17.04167 °O (mapo)
- Areo: 45 km²
- Supermara alteco: 188 m
- Loĝantaro: 2710 en 2001
- Poŝtkodo: 900 55
- Aŭtokodo: MA
- Telefonprefikso: 033
Situo redakti
Lozorno situas laŭ rojo, laŭ traira flankovojo, apud ĉefvojo kaj aŭtoŝoseo, laŭ fervojo Zohor-Plavecký Mikuláš. Bratislavo troviĝas je 22 km-oj.
Historio redakti
En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Lozornó 1837 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al departemento kaj distrikto de Pozsony, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Lozorno 2710 homoj, (2656 slovakoj). Apud la vilaĝo industria parko funkcias, la plej granda en Slovakio.
Vidindaĵoj redakti
- romkatolika preĝejo
Fontoj redakti
- Hungara Vikipedio