Luca SIGNORELLI (14501523) pseŭdonimo de "Luca d'Egidio di Ventura", estis renesanca itala pentristo, kaj unu el la plej renomaj majstroj de Umbrio, kie li estis lernanto de Piero della Francesca. Li famiĝis pro la lerta uzado de la tekniko pri perspektivo. Li partoprenis en la notinda grupo da artistoj alvokitaj al Romo fare de la papo Siksto la 4-a por dekoracii per freskoj la Sikstan Kapelon en Vatikano. Li estis unu el la unuaj kiuj pentris la homan korpon reliefigante ties anatomion.

Luko de Kortono
(1450-1523)
Luca Signorelli kaj Fra Angelico, de la verko Faritaĵoj de la antikristo
Luca Signorelli kaj Fra Angelico, de la verko Faritaĵoj de la antikristo
Persona informo
Naskonomo Luca Signorelli
Naskiĝo 1450
en Kortono,  Italio
Morto 16-a de Oktobro 1523
en Kortono,  Italio
Tombo Church of San Francesco
Lingvoj itala
Ŝtataneco Respubliko Florenco
Parencoj Giorgio Vasari
Okupo
Okupo pentristo • desegnisto • fresco painter
Verkoj Adoration of the Magi
Adoration of the Shepherds
Sermon and Deeds of the Antichrist
Education of Pan
vdr

Biografio redakti

En la urbo Orvieto, li finis, en 1499, la kapelon kies pentraĵo estis komencita de Fra Angelico. Li estis antaŭulo de Michelangelo danke al la energia realismo, pro la aŭdaco de siaj klopodoj kaj la forto de siaj konceptoj. En la historio de Moseo, en la Siksta Kapelo, li aplikis la stilojn de la tempo en la bibliaj figuroj, laŭ la kutimo de la florencaj majstroj. Krom la pentraĵoj de sanktuloj, profetoj, martiroj, ktp, li pentris longan serion da scenoj eltiritaj el la Iliado, Eneado, Metamorfozoj, Farsalio kaj el la Dia Komedio. Lia ĉefverko, la Lasta juĝo, pentrita en la katedralo de Orvieto, dividiĝas en kvar scenoj: La signaloj de la Mondofino, La Fajropluvo, La Infero kaj La Paradizo, kiu, servis kiel inspiro al Mikelanĝelo.

Li ankaŭ pentris sennombrajn verkojn sur stablo, kaj naciajn diojn por Laŭrenco, la Grandioza, la Adorkliniĝon de la Magoj krom plurajn Madonojn. En la fino de sia vivo, li vizitis Romon por dekoracii la salonojn de la Vatikano, kie li estis anstataŭita poste de Rafaelo. Ankaŭ du el liaj filoj, Antonjo (m. 1502) kaj Polidoro, (m. 1506) estis pentristoj.

Selektita verkaro de Signorelli redakti

Bibliografio redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Vitellozzo Vitelli (1458-1502) estis itala kondotiero, politikisto kaj aventurema kavaliero.
 Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj