Lucainena de las Torres

Lucainena de las Torres (L. de la Turoj) estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Almería, sude de Hispanio. Ĝi estas en la komarko Filabres-Tabernas en la centro de la provinco. La areo de la municipo estas 122 km2 kie loĝas 664 geloĝantoj, do loĝdenso estas 5.4 loĝ./km2. Lucainena de las Torres situas je 53 km de la provinca ĉefurbo Almería.

Lucainena de las Torres
Lucainena de las Torres (Almería, Andaluzio)
Lucainena de las Torres (Almería, Andaluzio)
Lucainena de las Torres (Almería, Andaluzio)
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Municipo
Ŝtato  Hispanio
Aŭtonoma Komunumo  Andaluzio
Provinco Almería
Municipo Lucainena de las Torres
Poŝtkodo 04210
Retpaĝaro LucainenadelasTorres.es
Politiko
Loka registaro Ayuntamiento de Lucainena de las Torres
Demografio
Loĝantaro 664 [1]
Loĝdenso 5,4 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 37°2′N 2°12′U  /  37.033°N, 2.2°U / 37.033; -2.2 (Lucainena de las Torres) (mapo) Koordinatoj: 37°2′N 2°12′U  /  37.033°N, 2.2°U / 37.033; -2.2 (Lucainena de las Torres) (mapo)
Alto 542 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 122 km2Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC+01:00 [+]
Lucainena de las Torres (Andaluzio)
Lucainena de las Torres (Andaluzio)
DMS
Lucainena de las Torres
Lucainena de las Torres
Lucainena de las Torres
Lucainena de las Torres sur la municipa mapo de Andaluzio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Lucainena de las Torres [+]
vdr

Historio redakti

 
Tipa strato en Lucainena de las Torres.

En la epoko de Al Andalus la urbo estis ĉirkaŭita de murego, probable de araba deveno kun ses turoj ĉirkaŭ ĉefturo por eviti sieĝojn. De tie derivis la nomo de "Lucainena de las Siete Torres" (sep turoj), post simpligita al "Lucainena de las Torres".

Post la ribelo de la lokaj moriskoj kaj posta forpelo en 1570 la areo restis senhoma ĝis reloĝado fare de kolonoj. En 1566 jam estis okazinta atako de nordafrika pirato kiu forportis centon da prizonuloj. En la 19a jarcento la ekspluatado de minoj estis profito por la municipo. Meze de la jarcento jam estis malgranda burĝaro de profesiuloj, artmetiistoj, vendistoj ktp.

Demografio redakti

Laŭ statistikoj de la andaluza registaro (SIMA, 2007) la 664 geloĝantoj de la municipo Lucainena de las Torres estas 284 inoj kaj 380 viroj. En la 122-kvadratkilometra teritorio estas 2 setlejoj, kie loĝas 511 geloĝantoj, kaj aliaj 153 geloĝantoj loĝas dise en kamparo. Lasta konata nombro de naskiĝoj po jaro estis 3, 1 inoj kaj 2 viroj, kaj mortis 6, 3 inoj kaj 3 viroj. Tiel la natura kresko estis -3 (-0.5%). La laborkapabla loĝantaro estis 271 homoj (40.8%).

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. SIMA 2007