Lucerno (distrikto)


La distrikto Lucerno (germane Amt Luzern) estas administra unuo de Kantono Lucerno. Ĝi havis 166307 loĝantojn la 31-an de decembro 2007. Ĝia ĉefurbo estas la samnoma urbo kaj kantonĉefurbo Lucerno.

Lucerno
Blazono de Lucerno
Lucerno el la aero
Mapo de la distrikto Lucerno
Distriktoj de Kantono Lucerno
Kantono Lucerno
Ĉefloko Lucerno
Koordinatoj  47° 3′ N 8° 18′ O / 47.050 °N, 8.300 °O / 47.050; 8.300 (mapo)Koordinatoj: 47° 3′ N 8° 18′ O / 47.050 °N, 8.300 °O / 47.050; 8.300 (mapo)
Nombro de loĝantoj 166307(2007-12-31)
Areo 259,92 km²
Loĝantardenseco 639,84 loĝantoj/km²
Federacia Kodo 0303
vdr

Geografio redakti

La distrikto Lucerno situas en la sudoriento de la Kantono ĉirkaŭ la suda parto de Kvarkantona Lago kaj la kantonĉefurbo.

Trafiko redakti

En la centro de la distrikto Lucerno situas la trafiknodo Lucerno tra kiu pasas la fervojlinio de Bazelo al Tiĉino kaj ankaŭ pasas la nacia aŭtoŝoseo A2 al kiu sin unuigas en Lucerno A14.

Historio redakti

En la 14-a jarcento oni distingis inter la distrikto Lucerno kaj la urbo mem, kiuj formis apartaj tribunaldistriktoj. Post la Helveta Revolucio en la jaro 1798 oni atribuis al la distrikto Lucerno krom la malnova distrikto kaj la urbo la kamparvoktejojn Habsburgo, Kriens-Horw, Malters-Littau, Weggis kaj el la iama distrikto Rothenburg la komunumojn Buchrain, Dierikon kaj Emmen. Sen la komunumo Emmen en la jaro 1803 el tiu distrikto estiĝis la nuna distrikto Lucerno. En la jaro 1913 ĝi estis dividita en du tribunalajn distriktojn Lucerno Kampara kaj Lucerno Urba, kiuj ek de 1933 ankaŭ farigixs elektodistritkoj por la Granda Kosilio de Lucerno. En la jaro 1995 oni reunuigis la du subdistriktojn.

Komunumoj de la distrikto Lucerno redakti

La distrikto Lucerno konistas el 18 komunumoj (stato 2010). Jen la aktuala listo de la komunumoj:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2007-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
  Adligenswil 5412 6.99 1051
  Buchrain 5391 4.80 1052
  Dierikon 1268 2.78 1053
  Ebikon 11'631 9.69 1054
  Gisikon 916 1.08 1055
  Greppen 945 5.25 1056
  Honau 357 1.25 1057
  Horw 12896 20.43 1058
  Kriens 25691 27.31 1059
  Lucerno 74992 37.42 1061
  Malters 6283 28.57 1062
  Meggen 6453 13.93 1063
  Meierskappel 1203 9.23 1064
  Root 3949 8.65 1065
  Schwarzenberg 1602 39.31 1066
  Udligenswil 2080 6.22 1067
  Vitznau 1218 11.76 1068
  Weggis 4020 25.29 1069
Totale (18) 166307 259.92 0303

Iamaj komunumoj redakti

Kun efiko de la 1-a de januaro 2010 la iama komunumo kaj urbo Littau estis integrita al la urbo Lucerno.

Blazono Nomo Loĝantoj
(2007-12-31)
Areo
en km²
Apartenas nun al
  Littau 16'611 13.27 Lucerno (ek de 2010)

Eksteraj ligiloj redakti