Luciano Pavarotti

kantisto

Luciano PAVAROTTI estis lirika tenora operkantisto, kaj li famiĝis precipe pri elkantado de altaj sonoj. Li apartenas krom José Carreras kaj Plácido Domingo al la tielnomataj La tri tenoroj (tiu formiĝis dum la futbala mondpokalo de 1990).

Luciano Pavarotti
Bazaj informoj
Kromnomo Reĝo de alta C
Naskiĝo 12-an de oktobro 1935 (1935-10-12)
en Modeno
Morto 6-an de septembro 2007 (2007-09-06) (71-jaraĝa)
en Modeno
Edz(in)o Adua Veroni • Nicoletta Mantovani
Deveno Italio
Ĝenroj opero
Profesio aktoro, operkantisto, muzikisto
Tipo de voĉo tenoro
Aktivaj jaroj 19612004
Retejo www.lucianopavarotti.com
Persona informo
Mortokialo pankreata kancero
Tombo cemetery of Montale Rangone
Lingvoj itala
Ŝtataneco ItalioReĝlando Italio
Subskribo Luciano Pavarotti
Familio
Patro Fernando Pavarotti
Frat(in)o Gabriella Pavarotti
Edz(in)o Adua Veroni • Nicoletta Mantovani
Infanoj 4
Okupo
Okupo operkantisto • filmaktoro
TTT
Retejo http://www.lucianopavarotti.com/
vdr

Li venis el muzikista familio, sed li studis en la naskiĝloko en la instruistoeduka altlernejo (1955), poste instruis en bazlerenjo du jarojn, sed samtempe lernis private operkantadon en Modena ĉe Arrigo Pola kaj ĉe Ettore Campogalliani en Mantovo. Post kiam li gajnis la kantokonkurson de Concorso Internationale, en 1961 debutis en operejo Reggio Emilia. Poste li kantis en Eŭropo kaj Aŭstralio kaj ekde 1971 regule en la novjorka Metropola Operejo. Pavarotti ofet aperis en koncertoj, televido kaj pro tio li iĝis konata eĉ krom la operamikoj.

Oni taksas Pavarotti la plej bona operkantisto de bel canto, kiu povas en pure elkanti eĉ la plej altajn sonojn.

Liaj plej famaj operaj roloj estas princo de "Rigoletto", Tonjo el "La Filino de la regimento", Arturo el "La Puritanoj" kaj Radames el "Aida".

Li finis sian karieron kiel operkantisto per tri festitaj surscenigoj de Puccini-a Tosca en la Metropola Operejo, Novjorko, en 2004.

En 2001 Pavarotti estis premiita per la World Social Award kaj per Nansen-premio por rifuĝintoj.

Diskografio (Elektoj) redakti

  • O sole mio (1979)
  • Mamma (1984)
  • Passione (1985)
  • Tutto Pavarotti (1989)
  • The essential Pavarotti (1990)
  • Ti amo - greatest love songs (1993)
  • Pavarotti Plus (1997)
  • Pavarotti greatest hits - the ultimate collection (1997)

Filmografio redakti

  • Amata Giorgio (1982)

Esperanto redakti

Luciano Pavarotti plurfoje esprimis simpation al la Esperanto-movado. Li estis membro de la Honora Komitato de la 91-a Universala Kongreso de Esperanto okazinta en Florenco en la jaro 2006.

Eksteraj ligiloj redakti