Lucio Fontana estis pentristo, ceramikisto kaj skulptisto ital-argentina naskiĝinta en Rosario (provinco Santa Fe), de patro itala (Luigi) la 19-a de februaro de 1899, kaj mortinta en Comabbio, Italio, la 7-a de septembro de 1968.

Lucio Fontana
Persona informo
Naskiĝo 19-an de februaro 1899 (1899-02-19)
en Rosario
Morto 7-an de septembro 1968 (1968-09-07) (69-jaraĝa)
en Comabbio
Lingvoj itala
Loĝloko Viale Bligny
Ŝtataneco ItalioReĝlando ItalioArgentino
Alma mater Belarta Akademio de Brera
Okupo
Okupo pentristo • skulptisto • dezajnisto • dizajnisto de juveloj • konstrua desegnisto • ceramikisto • desegnisto
vdr
Skulptaĵo "Natura" (1959-1960) en Nederlando.

Li vivis la unuajn jarojn en Italio, formis parton de la Itala Armeo, luktis en la Unua Mondmilito, estis vundita kaj ricevis arĝentomedalon. En 1921 revenis al Argentino, kie li restis ĝis 1928, laboris kiel skulptisto ĉe sia patro ĝis kiam li malfermis sian propran studion.

En 1928 revenis al Italio, kie en 1930 li prezentis sian unuan ekspozicion, organizita de la galerio Il Milione, en Milano. En la venonta jardeko li veturis fojojn inter Italio kaj Francio, kaj laboris kun artistoj de abstraktismo kaj ankaŭ kun ekspresionismo. Poste li engaĝiĝis en nova tendenco spacismo.