Luddismo estis socia movado dum la Industria revolucio en Britio. La luddistoj estis tekstilaj laboristoj, kiuj protestis kontraŭ ilia anstataŭigo per maŝinoj. De 1811 ĝis 1814 multaj luddismaj ribeloj okazis en anglaj fabrikoj. La unua estis en la fino de 1811, kiam oni atakis kaj disrabis fabrikon de Arnold, Nottinghamshire. La luddistoj detruis novajn maŝinojn celante garantii siajn dungojn.

La vorto luddismo venis el la nomo de Ned Ludd, kiu en 1779 invadis fabrikon kaj detruis maŝinojn. En 1812, cirkulero signita de "Generalo Ludd" minacis la industriistojn.

Kvankam la movado ekis spontanee kaj neniam havis unuigitan estraron, la laboristoj rapide organiziĝis. La luddistoj planis siajn agojn kaj atakis en grupoj. Ili uzis maskojn aŭ nigrigis la vizaĝojn per karbo. En Nottingham aperis Enoch Taylor, ferlaboristo, kiu portis sur ŝultroj martelegon, kiun li nomis "Enoch"; per ĝi li povis detrui maŝinojn per unu bato.

Romantikaj poetoj kiel George Byron kaj William Blake apogis la luddistojn. Blake rigardis la luddistojn kiel diajn ilojn kontraŭ dark Satanic Mills, nigraj satanaj fabrikoj.

Eksteraj ligiloj redakti