Ludilkonektingo (angle: game port [ˈgeɪmpɔːɹt]) estas interfacilo ĉe komputiloj por konekti analogajn stirstangon, pagajon, ludmantenilon, aŭ laŭversioj eĉ MIDI-aparatojn. Per unu ludilkonektingo eblas uzi ĝis kvar analogajn stiraksojn kaj kvar ciferajn fajrilojn.

Ludilkonektingo
teknika normo • konektilo vd
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
Sekvanto Universala Seria Buso
vdr
Ludilkonektingo ĉe sonkarto

Microsoft ĉesis subteni ludilkonektingojn per Windows Vista,[1], tial verŝajne produktistoj ĉesos produkti kartojn kun tiaj konektingoj.

Aparatoj konektotaj al ludilkonketingo bezonas nur minimuman propran elektronikon, ĉar la analogaj signaloj estas traktataj de la komputilo. Jam por la unuaj personaj komputiloj de IBM en 1981 oni proponis ludilkonektilojn kiel kromaĵon. Ludilkonketilo estas tiel kun seriaj RS-232 kaj paralelaj IEEE 1284 unu el la klasikaj komputilaj konektingoj.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. . Hardware Compatibility and Drivers 5600 (11 September 2006). “Q: Are MIDI/game ports supported under Vista? A: We've removed support for these types of devices, in favor of USB connected devices.”. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-12-31. Alirita 2010-04-14.

Eksteraj ligiloj redakti