Ludlow Griscom

usona ornitologo

Ludlow GRISCOM (17a de junio 189028a de majo 1959) estis usona ornitologo konata kiel pioniro en natura ornitologio. Lia emfazo pri identigo de liberflugantaj birdoj per identigaj karakteroj iĝis amplekse adoptitaj kaj de profesiuloj (fakuloj) kaj de amatoroj. Multaj nomis lin "Dean of the Birdwatchers" (dojeno de birdumantoj).[1][2][3]

Ludlow Griscom
Persona informo
Naskiĝo 17-an de junio 1890 (1890-06-17)
en Nov-Jorko
Morto 28-an de majo 1959 (1959-05-28) (68-jaraĝa)
en Kembriĝo
Tombo tombejo Mount Auburn vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato KolumbioUniversitato Cornell • Cornell University College of Agriculture and Life Sciences vd
Memorigilo Ludlow Griscom
Profesio
Okupo botanikisto • ornitologo • zoologo • iĥtiologo vd
Laborkampo ornitologio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Frua kariero kaj familio redakti

Griscom naskiĝis en Novjorko, filo de Clement Acton Griscom kaj Genevieve Sprigg Ludlow.[1] Lia intereso pri birdoj jam aperis kiam li estis knabo tiom frue kiom ĝis 1898. En 1907, li iĝis entuziasma birdemulo kiam li aliĝis al la Linea Societo de Novjorko.

Griscom ricevis gradon A.B. pri antaŭjuro el Universitato Kolumbio en 1912.[1] Spite komenca malakcepto fare de liaj gepatroj, li eniris en Universitato Cornell kiel studento de ornitologio ĉe Arthur A. Allen. Louis Agassiz Fuertes estis unu el liaj kolegoj. La tezo de Griscom temis pri natura identigado de anasoj de orienta Usono, kaj li ricevis sian gradon A.M. el Cornell en 1915. Li tie ankaŭ profesoris kaj ankaŭ ĉe la Universitato de Virginio, kaj plustudis ĝis doktoriĝo. Tamen financa premo malpermesis lin kompleti sian gradigon, kvankam lia patro jam konsentis lian karierelekton.

Griscom edziĝis al Edith Sumner Sloan la 4an de septembro 1926 ili havis tri gefilojn, nome Edith Rapallo, Andrew, kaj Joan Ludlow.[2][4]

Elektitaj publikaĵoj redakti

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 (1982) The National Cyclopedia of American Biography 61. Clifton, New Jersey: James T. White & Company, p. 189–190.
  2. 2,0 2,1 (1960) Who Was Who in America. Chicago, Illinois: The A. N. Marquis Company, p. 349–350.
  3. Davis, William E., Jr.. (1994) Dean of the Birdwatchers: A Biography of Ludlow Griscom. Washington, D.C.: Smithsonian Institution Press. ISBN 1-56098-310-8.
  4. "Griscom-Sloan", 15an de septembro 1926.