Ludmilla Hypius

Germana esperantistino kaj muzikistino

Ludmilla Hypius (naskiĝis la 2-an de majo 1911, mortis la 25-an de januaro 2015 en Frankfurto ĉe Odro estis germana esperantistino kaj muzikistino. En Eisenhüttenstadt ŝi estis engaĝita instruistino ĉe la muziklernejo, lernis Esperanton en aĝo de 65 jaroj, fondis Kulturligan Esperanto-grupon kaj fariĝis Honora Civitano. Siajn vivspertojn – ankaŭ kun Esperanto – ŝi priskribis en vivmemora libro.

Ludmilla Hypius
Persona informo
Naskiĝo 2-an de majo 1911 (1911-05-02)
en Baden-Baden
Morto 25-an de januaro 2015 (2015-01-25) (103-jaraĝa)
en Frankfurto ĉe Odro
Lingvoj Esperantogermana
Loĝloko Klotzsche • EisenhüttenstadtFrankfurto ĉe Odro
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo esperantistomuzikisto
vdr
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Vivo redakti

La 5-aĝa Ludmilla Hypius en Klotzsche ĉe Dresdeno jam lernis ludi pianon, poste akordionon kaj trumpeton. Ŝi akompanis sian patrinon Marta, sukcesan kantistinon , dum artaj elpaŝoj. En Fichtelgebirge (Fiĥtela montaro) ŝi ludis la akompanan muzikon por sensonaj filmoj. Poste ŝi vivis en Munkeno kaj de tie rondiris koncerte kune kun aliaj muzikistoj. Kun la trumpeto ŝi elpaŝis en vilaĝoj kaj famiĝis kiel „la sinjorino kun la trumpeto“. Post la milito ŝi elpaŝis kun la fama komikisto Eberhard Cohrs kaj la grupo „Bunte Palette“ (Multkolora Paletro).

En Dresdeno ŝi travivis ankoraŭ la teruran bombnokton antaŭ la fino de la Dua Mondmilito. En Dresdeno ŝi edziniĝis kaj naskis filinon, pli poste duan infanon, sekvis maledziniĝo

En aĝo de preskaŭ 55 jaroj ŝi post studado en Dresdeno sukcesis en ŝtata ekzameno por piano kaj trumpeto.

Ekde 1964 ŝi en Eisenhüttenstadt instruis en muziklernejo, poste ankaŭ en Beeskow. En Eisenhüttenstadt ŝi vivis de 1966 ĝis 2011. Ŝi estris la Breslacker Dorfkapelle (Vilaĝan muzikensemblon en Breslack) kaj la koruson de maljunuloj en Eisenhüttenstadt.

Poste ŝi vivis en AWO-Seniorenresidenz (Loĝdomo por maljunuloj) en Frankfurto ĉe Odro, kie ŝi ankoraŭ 103-jaraĝe muzikis.

En artikolo de Märkische Oderzeitung (MOZ) okaze de ŝia 100-a naskiĝtago en 2011 Alexandra Richter skribis: „Ankaŭ en aĝo de 100 jaroj la muziko ne perdis sian fascinon por la eleganta damo kun blankaj haroj kaj longaj oraj orelringoj. Ĝi estas viveliksiro kaj eble la sekreto de ŝia granda aĝo.“[1]

Ŝia tombo situas sur Inselfriedhof (Insula tombejo) en Eisenhüttenstadt.

La 22-an de februaro 2016 la Pionierweg en Eisenhüttenstadt, kie situas ŝia muziklernejo, ricevis honore al ŝia muzikeduka agado la nomon „Ludmilla-Hypius-Weg“ (Ludmilla-Hypius-Vojo).[2]

Esperanto-agado redakti

En 1976 Ludmilla Hypius lernis Esperanton kaj fondis en Eisenhüttenstadt Esperanto-grupon kadre de la Kulturligo. Ŝi agadis en GDREA kaj ekzemple elpaŝis dum distriktaj renkontiĝoj kaj vizitis la 3-an Centran Renkontiĝon de la Esperantistoj en Kulturligo de GDR en oktobro 1978 en Rostock. Foto en la Jubilea Libro de EABB montras ŝin en rondo de Esperanto-geamikoj.[3]

En 2006, havanta 95 jarojn, ŝi publikigis siajn memorojn por siaj multaj infanoj, nepoj kaj pranepoj. En la ĉapitroj „Meine Wende“ („Mia turniĝo“ - aludo al la politika turniĝo en GDR 1989) kaj „Angenehmes Ausland“ („Agrabla eksterlando“) ŝi priskribas ankaŭ siajn spertojn kun Esperanto kaj esprimas la grandan valoron de tiuj ĉi spertoj por sia vivo.

Ludmilla Hypius rakontas: „La internacia penso pri paco subtenis mian intereson pri Esperanto. Mi jam havis preskaŭ 65 jarojn, kiam mi lernis Esperanton kun entuziasmo… tiel mi vojaĝis al internaciaj mondrenkontiĝoj en Oslo, Islando, Francio, Hispanio, Bulgario, Ruslando ktp. Mi ankaŭ ofte akceptis ĉe mi eksterlandajn gastojn, ĉe kiuj mi antaŭe gastis en la jam menciitaj eŭropaj landoj. Ni ĝojis pri la bona interkompreniĝo en Esperanto.“

Kaj ŝi daŭrigas: „Ekzistas en ĉiuj landoj ĉe ĉiuj popoloj en ĉiuj profesioj tre bonaj karaktere humanisme pensantaj ĉion sciantaj homoj, kiuj ne plu volas militojn kaj postulas internacian interkompreniĝon. Bedaŭrinde nur malmultaj el tiuj homoj situas en gvidaj pozicioj. Ili laŭeble rapide estas forpelitaj de la nunaj monriĉaĵon ŝakrantoj“.

Pri siaj Esperanto-rilatoj Ludmilla Hypius skribas: „Malgranda paŝo, ju pli multaj iras ĝin, despli bone.“

Ŝi pli detale aldonas: „Reciproke sin pritrakti afable, helpi, se necesas kaj eblas, vivi propraforte kaj lasi vivi. Tiuj estas miaj spertoj kun norvegoj, bulgaroj, francoj, poloj, hispanoj, rusoj, ĉeĥoj, islandanoj, angloj.“

Al la kritikantoj ŝi vokas: „Oni devas riski, pensi pli antaŭen… do ni pensu pli antaŭen kaj ne diru malŝate fantaziado pri tio.“

Ŝi en siaj memoroj entuziasme priskribas siajn lastajn vojaĝojn al Norvegio, Islando, plue al Londono kaj tra Dover al Calais. Ŝi vizitis Boulogne-sur-Mer, la urbon de la unua UK de Esperanto en 1905, pluveturis kun sia franca amikino Marie Jeanne al Grésillon en meza Francio en la „Esperanto-palacon“, kie ili interkonatiĝis en la antaŭa jaro. La vojaĝo finiĝis en Bretonio kun Esperanto-amiko, kiu tie posedas domon kaj montris al ŝi sian hejmregionon.[4]

Fritz Wollenberg en sia eseo pri Ludmilla Hypius emfaze rekomendas „legi la priskribon de tiu ĉi vojaĝo kaj mem senti la malfermanimecon kaj amon al landoj kaj homoj, kun kiuj tiu ĉi vivsperta optimisma maljuna damo vojaĝis."[5]

Alexandra Richter citis la vortojn de la filo de Ludmilla Hypius Olav pri sia patrino: „Ĉia negativa penso fremdas al ŝi. Ŝi estas pacienca kaj preferas ĉiam dialogon kaj toleron.“[6]

Honorigoj redakti

Honora Civitano de Eisenhüttenstadt

Ludmilla-Hypius-Weg (Ludmilla-Hypius-Vojo) en Eisenhüttenstadt (2016)

Verko redakti

Ludmilla Hypius: „Geschichten und Erfahrungen aus meinem Leben. Für meine Nachkommen nacherzählt.“, Books on Demand, 2006, Kapitel: „Meine Wende“, p. 67-73 und „Angenehmes Ausland“, p. 90-97 (Rakontoj kaj spertoj el mia vivo. Rakontita por miaj posteuloj)

Literaturo redakti

Fritz Wollenberg: Ludmilla Hypius (1911-2015) – Ein Leben mit Musik und Esperanto (Vivo kun muziko kaj Esperanto). En: Esperanto. Lingvo kaj kulturo en Berlino kaj Brandenburgio 111 jaroj, Jubilea Libro 1903-2014, Esperanto-Asocio Berlino-Brandenburgio (Eld.), Mondial, Novjorko – Berlino 2017 (Kontribuoj en la germana kaj en Esperanto), ISBN 978-1-59569-340-2, p. 412-415

Katrin Bischoff: „Ludmilla Hypius aus Eisenhüttenstadt ist Deutschlands älteste Trompetenlehrerin. Mit 92 Jahren bläst sie ihren Schülern den Marsch“, En:  Berliner Zeitung de 13-a de decembro 2003 (Ludmilla Hypius el Eisenhüttenstadt estas la plej maljuna trumpeta instruistino de Germanio)

Alexandra Richter: „Ein Leben für die Musik“, En: MOZ, Red. Frankfurt (Oder), de 3-a de majo 2011 (Vivo por la muziko)

Janet Neiser: „Ein Leben nach Noten“, En: MOZ, Red. Eisenhüttenstadt de 3-a de februaro 2015 (Vivo laŭ notoj)

Referencoj redakti

  1. Alexandra Richter: „Ein Leben für die Musik“, En: MOZ, Red. Frankfurt (Oder), de 3-a de majo 2011 (Vivo por la muziko)
  2. Informo pri nomigo de Ludmilla-Hypius-Weg en Niederlausitz aktuell [1]
  3. Fritz Wollenberg: Ludmilla Hypius (1911-2015) – Ein Leben mit Musik und Esperanto (Vivo kun muziko kaj Esperanto). En: Esperanto. Lingvo kaj kulturo en Berlino kaj Brandenburgio 111 jaroj, Jubilea Libro 1903-2014, Esperanto-Asocio Berlino-Brandenburgio (Eld.), Mondial, Novjorko – Berlino 2017 (Kontribuoj en la germana kaj en Esperanto), ISBN 978-1-59569-340-2, p. 412-415
  4. Ludmilla Hypius: „Geschichten und Erfahrungen aus meinem Leben. Für meine Nachkommen nacherzählt.“, Books on Demand, 2006, Kapitel: „Meine Wende“, S. 67-73 und „Angenehmes Ausland“, S. 90-97 (Rakontoj kaj spertoj el mia vivo. Rakontita por miaj posteuloj.)
  5. Fritz Wollenberg: Ludmilla Hypius (1911-2015) – Ein Leben mit Musik und Esperanto (Vivo kun muziko kaj Esperanto). En: Esperanto. Lingvo kaj kulturo en Berlino kaj Brandenburgio 111 jaroj, Jubilea Libro 1903-2014, Esperanto-Asocio Berlino-Brandenburgio (Eld.), Mondial, Novjorko – Berlino 2017 (Kontribuoj en la germana kaj en Esperanto), ISBN 978-1-59569-340-2, p. 415
  6. Alexandra Richter: „Ein Leben für die Musik“, En: MOZ, Red. Frankfurt (Oder), de 3-a de majo 2011 (Vivo por la muziko)