Ludoviko Glodeau

franca esperantisto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Louis GLODEAU (aŭ, esperantigite, Ludoviko GLODO; naskiĝis la 24-an de marto 1891 en Trélazé; mortis la 13-an de novembro 1952) estis franca esperantisto, aktivulo de la laborista movado.

Ludoviko Glodeau
Persona informo
Naskiĝo 24-an de marto 1891 (1891-03-24)
Morto 13-an de novembro 1952 (1952-11-13) (61-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Francio
Familio
Edz(in)o Simone Glodeau
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Vivo redakti

Profesie li estis kaldronisto. Pelite de malfacilaj vivkondiĉoj en sia naskiĝregiono, li frue elmigris al Parizo. Li esperantiĝis en 1905 kaj aliĝis al la asocio Liberiga Stelo en 1910. En 1918 li fariĝis sekretario de la Federacio Sindikalista Esperantista. Li kunfondis la Federacion Esperantistan Laboristan kaj estis ĝia administranto ekde ties fondiĝo. En 1921 li helpis al la starigo de SAT dum la Universala Kongreso en Prago. Li administris Esperantistan Laboriston kaj Sennaciecan Revuon. Li samtempe plu aktivis kadre de la Laborista Esperantista Federacio (FEO), kiel respondeculo pri la libroservo, ĝis la kunfandiĝo kun FEP kadre de FET en 1936.

En 1928 li edziĝis al Simone Glodeau (aŭ Glodino), kiu ankaŭ grave rolis en la franca laborista esperanto-movado.

En 1937 li estis unu el la ĉefaj iniciatintoj de SAT-Amikaro, kiu ekde tiam eldonis apartan bultenon, kiun li redaktis inter novembro 1937 kaj marto 1940. Li poste plu prizorgis la kason dum la militaj jaroj.

En 1944, li estis inter tiuj, kiu reaktivigis SAT-on kaj SAT-Amikaro. Li ree prizorgis la libroservon kun Glodino, kaj incitatis interalie la reeldonon de la Racia Kurso (Cours rationnel) kaj de la rektmetoda Junulkurso.

Li aktive partoprenis en la redaktado de la Historio de S.A.T. 1921-1952, interalie insistante pri la kompleta publikigo de bazaj dokumentoj pri la fonda periodo de la asocio.

Li mortis sekve de kancera operacio la 13-an de novembro 1952.

Bibliografio redakti

  • Plenum-Komitato de S.A.T. 1953 : Kamarado Ludoviko Glodo mortis !, Sennaciulo, 1(572), paĝo 1

Eksteraj ligiloj redakti