Luduș

urbo en nuna Rumanio

Luduș [luduŝ] (hungare Marosludas [maroŝludaŝ]; germane Ludasch) estas urbo en Rumanio ĉe la suda rando de la Ebenaĵo de Transilvanio sudokcidente de Târgu Mureș. Administre apartenas al ĝi Avrămești, Fundătura, Cioarga, Ciurgău, Gheja kaj Roșiori.[1]

Luduș
Urbo
urbeto en Rumanio
Lando  Rumanio
Distrikto distrikto Mureș
Alinome Marosludas (hungare), Ludasch (germane)
Iama hungara departemento Torda-Aranyos
Situo 46° 29′ N, 24° 6′ O (mapo)46.47777777777824.096111111111Koordinatoj: 46° 29′ N, 24° 6′ O (mapo)
Luduș (Rumanio)
Luduș (Rumanio)
DMS
Alto super maro 270 m
Poŝtkodo 545200
Loĝantaro 15,328 (en 2011; 17.497 en 2002)
Kodo laŭ SIRUTA 114710
vdr

Luduș situas ambaŭflanke de la rivero Mureș. Ĝi estas fervoja nodo ĉe la linio inter Târgu Mureș kaj Războieni; tie debranĉiĝas linio al Bistrița Nord. La urbon trairas ankaŭ la nacia vojo DN15, samtempe eŭropa vojo E60.

Loĝantaro redakti

En 1910 ĝi havis 4 632 loĝantojn (hungaroj, rumanoj) kaj en 1992 17 360 (rumanoj, 28 % da hungaroj).

Historio redakti

Ĝia unua skriba mencio estis en 1330. Ĝis 1919 Marosludas apartenis al Hungario (Torda-Aranyos). Luduș estas la ekonomia centro de la regiono.

Renomaj personoj redakti

Fontoj redakti

  1. Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
  2. Informoj ĉe neogrady's. Arkivita el la originalo je 2020-12-04. Alirita 2015-03-06.

Eksteraj ligiloj redakti