Ludwig August DEUBNER (naskiĝinta la 3-an de februaro 1877 en Rigo, mortinta la 25-an de marto 1946 en Berlino-Schlachtensee) estis germana klasika filologo. Lia patro estis sekretario de orfa tribunalo; en 1902 li nuptis Ottilie Lindley (kvin filoj, unu filino) kaj en 1927 Luise Büsching. La filo Alexander Deubner iĝis profesoro pri fiziko je Berlino.

Ludwig Deubner
Ludwig Deubner skribanta, de August Macke, 1906
Ludwig Deubner skribanta, de August Macke, 1906
Persona informo
Naskiĝo 3-an de februaro 1877 (1877-02-03)
en Rigo
Morto 25-an de marto 1946 (1946-03-25) (69-jaraĝa)
en Berlino
Tombo Wilmersdorf Cemetery
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo klasika filologo • historiisto • universitata instruisto • gimnazia instruisto • religiosciencisto
vdr

Vivo redakti

Veninte Germanlandon dum lernejaj jaroj Deubner studis en Marburg, Berlino kaj Gießen. En 1900 li doktoriĝis per laboraĵo pri la antikva entempla dormado (incubatio) kaj la postvivo en la kristana kulto de sanktuloj. En 1903 venis lia habilitiĝo ĉe la Bonna universitato. En 1906 Deubner iĝis eksterorda kaj en 1912 orda profesoro je Universitato de Königsberg. En 1917 li sekvis vokiĝon de Freiburg kaj en 1927 de Berlino.

Graveco redakti

Sub influo de sia instruisto Albrecht Dieterich li ekokupiĝis pri religihistoriaj kampoj sur etnologia bazo. Ĝin li feliĉege unuigis kun elstara filologia talento apogita fare de Usener. Krom kuneldoni (ĝis 1918) "Religionsgeschichtliche Versuche und Vorarbeiten" kaj "Arĉiv für Religionswissenschaft" li ege strebis interpreti antikvajn ritojn kaj kultojn. Liaj esploradoj pri festoj en Atiko (Die attischen Feste, 1932) furoris kaj eĉ hodiaŭ ne devancitis. La samo validas ankaŭ por por multaj aliaj religisciencaj kaj ekzegezaj eseoj.

Deubner ĉiam prenis kiel elirpunkton antivajn realaĵojn kaj rifuzis formhistoriajn analizojn kie li timis eblan subjektivigon. Por sia studentaro li estis modela instruisto kaj rava parolanto. De la akademianoj hajdelbergaj kaj berlinaj li ŝatatis kiel instigema, inspira kaj senlaca fakulo. Li ege influis la sciencojn pri la antikva epoko kaj estigis multajn gravajn disĉiplojn.

Fonto redakti

Franke, Peter Robert, "Deubner, Ludwig" ĉe: Neue Deutsche Biographie 3 (1957), p. 621 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj redakti