Luigi LUNARI [lŭiĝi lunari] (naskita en 1934 en Milano kaj mortis la 15-a de aŭgusto 2019) estis itala verkisto, dramaturgo kaj tradukisto.

Luigi Lunari
Persona informo
Naskiĝo 3-an de januaro 1934 (1934-01-03)
en Milano
Morto 15-an de aŭgusto 2019 (2019-08-15) (85-jaraĝa)
en Milano
Lingvoj italaanglagermanarusa vd
Loĝloko MilanoBrugherio vd
Ŝtataneco Italio vd
Alma mater Universitato de Milano vd
Infanoj 2
Profesio
Okupo dramaturgotradukisto • literaturkritikisto • dirigentokomponistoscenaristoaktoro vd
Laborkampo dramomuzikoDirigentadoliteratura kritikoteatro • aktorado • traduko vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Lunari diplomiĝis pri juro, sed decidis studi muzikkomponadon kaj orkestran direktadon. Komence de la 1960-aj jaroj li ekinteresiĝis pri teatro kaj verkis dramojn.

Liaj komedioj miksas civilan engaĝiĝon kaj politikan satiron. Lia komedio "tre sull'altalena" (tri sur balancilo), aperinta en 1989, estis tradukita al dudek tri lingvoj. Lunari kunlaboris ankaŭ kun pluraj televidaj elsendaĵoj.

Lunari aktivis ankaŭ kiel tradukisto kaj okupiĝis precipe pri la verkaro de Molière. Krome li dediĉis sin al universitata instruado kaj okupiĝis pri eseiko kaj al studoj pri muzikkomponado kaj orkestrestreco.

Teatraĵoj redakti

  • L'incidente (la incidento, 1966)
  • I contrattempi del tenente Calley (la misokazaĵoj de leŭtenanto Calley, 1974)
  • Il Senatore Fox (senatano Fox, 1979)
  • Storia d'amore (amhistorio, 1982)
  • La stagione del garofano rosso (la sezono de la ruĝa dianto, 1987)
  • Sogni proibiti di una fanciulla in fiore (malpermesitaj sonĝoj de floranta junulino, 1988)
  • Tre sull'altalena (tri sur balancilo, 1989)
  • Incontro ravvicinato di tipo estremo (originale: "L'uomo che incontrò se stesso"; renkonto reproksima de ekstrema ulo, 1995)
  • Nel nome del padre (en la nomo de la patro, 1997)
  • Rosso profondo in punto di morte (ruĝo profunda en la momento antaŭ morto, 1999)
  • Elisabetta e il suo pirata (Elizabeta kaj ŝia pirato, 2004)
  • Sotto un ponte, lungo un fiume (sub ponto, borde de rivero, 2004)
  • Il canto del cigno (la kanto de cigno, 2005)
  • Tutti gli uomini di Annalisa (ĉiuj viroj de Analisa, 2005)

Eksteraj ligiloj redakti