Luis Eduardo Palacios Toral

kolombia esperantisto

Luis Eduardo PALACIOS TORAL (1926-1997) estis Kolombia esperantisto kaj katolika pastro kaj eminenta aktivulo en la urbo Kartageno (Kolombio) ekde la 1960-aj jaroj. Li estis prezidanto de "Verda Stelo Klubo", fondita en tiu urbo la 13-a de majo 1966. Li estis delegito de UEA en la 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ Landa Reprezentanto de IKUE en Kolombio, anstataŭita far S-ro Jorge Velasquez, de urbo Medellin, en la jaro 1980.

Luis Eduardo Palacios Toral
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1925 (1925-11-30)
Morto 30-an de novembro 1996 (1996-11-30) (71-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Kolombio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Pastro PALACIOS TORAL estis paroĥestro, kaj ankaŭ rektoro kaj profesoro en la mezlernejo de urbeto San Estanislao (Sankta Estanislao), proksima al Kartageno.