Luis Jorge Santos Morales

esperantisto, instruisto de angla lingvo kaj aŭtoro el Kolombio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Luis Jorge SANTOS MORALES (naskiĝis la 1-an de novembro 1943, mortis la 16-an de aŭgusto 2019) estis lingvo-profesoro, verkisto kaj esperantisto de Kolombio.

Luis Jorge Santos Morales
Persona informo
Naskiĝo 1-a de novembro 1943
en Kolombio Nemocón, Kundinamarko
Morto 16-a de aŭgusto 2019 (75)
en Kolombio Bogoto
Lingvoj Esperantoanglahispanafrancaitala
Loĝloko Bogoto
Nacieco Kolombia
Ŝtataneco Kolombio
Okupo
Okupo Instruisto de la angla lingvo
vdr

Frua interesiĝo pri lingvoj redakti

Li naskiĝis en la urbeto Nemocón Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine de la departemento Kundinamarko. Kiam li estis kvarjara, la familio translokiĝis al Zapatoca de la provinco Santandero (hispanlingve "SantanDER"), belega kolonia urbeto, kie - dum la tagoj de la Dua Mondmilito - rifuĝis multaj gravaj germanoj loĝantaj en Kolombio.

La Zapatokanoj estis tiel afablaj kaj gastemaj al lia familio, ke li fakte ĉiam konsideras tiun vilaĝon kiel sian naskolokon. Tie li lernis legi kaj skribi je la aĝo 5.

Ekde frua infanaĝo Luis Jorge Santos Morales havis grandan interesiĝon pri lingvoj kaj persistemon por ilia lernado. Li lernis ankaŭ la Esperanton, la italan, la francan kaj anglan. Ankaŭ en Zapatoca li abiturientiĝis.

La anglan li memlernis, en sia izolita urbeto, precipe aŭskultante radiostacion Voĉo de Ameriko ("The Voice of America"), komparante la hispanajn versiojn de la novaĵelsendoj kun la anglaj, kaj je la aĝo 14 li malkovris "logikan metodon" enkapigi tutan 680-paĝan anglan vortaron. La saman jaron (1957), li malkovris Esperanton kaj esperantistiĝis.

Agado redakti

Li translokiĝis al urbo Bukaramango kaj poste al Bogoto.

Li estis profesoro pri anglalingva fonetiko en la Industria Universitato de Santander Arkivigite je 2022-06-02 per la retarkivo Wayback Machine, en la urbo Bukaramango, (provinco Santandero, Kolombio), kaj profesoro pri anglalingva literaturo en la Javeriana universitato de Bogoto, (Kolombio).

Profesoro Santos estis kunfondinto, en Bogoto en la jaro 1966, de Kolombia Esperanto-Ligo (KEL), organizaĵo de kiu li estis plurfoje prezidanto. La aliaj kunfondintoj de KEL estis s-ino Leonor Calvo, s-ro Anton Tomić, d-ro Miguel Pérez González, p-ro Neal Parker, inĝeniero Gonzalo Ramírez Almanza, kiu poste translokiĝis al Karakaso (Venezuelo), kaj s-ro José Vilaró, inĝeniero el Barcelono (Katalunio en Hispanio).

Li estas fondinto de la organizaĵo Winston-Salem, kiu enhavas Lingvo-instruajn lernejojn Arkivigite je 2007-10-13 per la retarkivo Wayback Machine en pluraj urboj de Kolombio, lernejon por infanoj kaj junuloj en Bogoto kaj estas ankaŭ Presejo-Eldonejo.

Li disvolvis efikajn metodikojn por lingvo-lernado, kiujn ne nur estas aplikataj en siaj lingvo-lernejoj Winston-Salem, sed ankaŭ alte taksataj en eksterlandaj instruejoj.

En la 70-aj jaroj profesoro Luis Jorge Santos Morales, ekde sia lingva instituto Winston-Salem starigis perkorespondan Esperanto-kurson.

Profesoro Santos estis Alta Konsilanto kaj respondeculo pri la akademia fako dum la 4-a Tut-Amerika Kongreso de Esperanto, okazinta en Bogoto de la 27a de januaro ĝis la 3a de februaro de 1999.

Li estas ofta preleganto pri temoj kiel: lingvo-lernado, lingvo-instruado, kaj lingvistikaj aspektoj; sed ne nur pri tiaj temoj, ankaŭ pri instruado kaj lernado ĝenerale, pri memestimo, persona memhelpo, historio de Esperanto, efika tradukado, indiĝenaj lingvoj de Ameriko, ktp. Ekzemple, en la Tria Tut-Amerika Kongreso de Esperanto, okazinta de la 12a ĝis la 17a de februaro de 1996 ĉe la Universitato de Kostariko en la ĉefurbo San José, li prelegis dufoje: pri "Kial kaj kiel plialtigi la memestimon" kaj pri "La ideala instruisto". Li estas elstara oratoro [1], kaj spertulo pri lingvoinstruado kaj lingvolernado; liaj prelegoj estas ĉiam modeloj de majstra regado de la lingvo.

Kiel instruisto pri lingvoj, neŝpareme li subtenas la naciajn esperanto-kongresojn en Kolombio, kaj estas honora membro de Kolombia Esperanto-Ligo.

 
Maldekstre-dekstre:Luis Jorge Santos (eks-prezidanto de KEL), la tiamtempa sekretariino de KEL, kaj alia Kolombia esperantisto, dum oktobro 2011.

Verkoj redakti

Lerniloj pri Esperanto por hispanparolantoj redakti

  • Esperanto Un Mundo Una Lengua (Esperanto: Unu Mondo Unu Lingvo): Pakaĵo en bonkvalita plasta skatolo, kiu enhavas: 236-paĝan lernolibron ilustritan, 6 sonkasedojn plus la Vortaron Hispana-Esperanto-Hispana Lexicon de hispana eldonejo Sopena, plus glumarko kun la verda stelo. Eldonita en la jaro 1986 en Bogoto.
  • Esperanto: Un idioma para hacer amigos (Esperanto: Lingvo por fari amikojn): Eta (11.3 cm x 15.5 cm) 236-paĝa ilustrita lernolibro plus du sonkasedoj. Eldonita en la jaro 1993 en Bogoto.
  • Privortaj Studoj: Serio de broŝuroj, komencita en la jaro 2005, kie la aŭtoro profunde analizas kaj klarigas kelkajn vortojn kiuj estas speciale problemigaj por la hispanparolantoj:
    • Privortaj Studoj Nro 1: "35 esperantaj signifonuancoj por la hispana verbo "guardar" ilustritaj per 60 dulingvaj ekzemploj".
    • Privortaj Studoj Nro 2: "30 malsamaj rilatnuancoj de la kaprompa prepozicio "ĉe" ilustritaj per 235 konversacie enkuntekstigitaj kaj parkerigindaj dulingvaj ekzemploj", 44 paĝoj, Bogoto, 2005.

Lerniloj tute internacilingvaj redakti

  • Ni parolu Esperanton flue k nature "Originalaj k efikegaj, ciklaj k seninterrompaj, plifuigaj ekzercoj": Ekzercaro intencata kiel libro-serio, el kiu aperis en la jaro 2004 la unua volumo 120-paĝa, ringe bindita.

Revuoj redakti

  • Andaj Ondoj[rompita ligilo]: Oficiala organo de Kolombia Esperanto-Ligo, kies redaktoro kaj ofta artikolverkisto li estas. Ĝi komecis aperi en julio de 1983, sed ĝia apero ne estas tiel regula kiel dezirinde.

Tradukaĵoj redakti

  • Nigraj Inkvizitoroj, Flavaj Klaĉulinoj: Traduko el hispanlingva teatraĵo, originale fare de la kolombia dramisto Gustavo Andrade Rivera. Ĝi estis surscenigita la 3an de februaro de 1999 dum la Kvara Tut-Amerika Kongreso de Esperanto, en Bogoto. Tiufoje la teatraĵo estis reĝisorita fare de profesoro Santos, kun 8 rolantoj.

Artikoloj pri Esperanto en ĵurnaloj redakti

  • El Creador de Esperanto (La Kreinto de Esperanto), pri L. L. Zamenhof, en la ĵurnalo Vanguardia Liberal, en urbo Bukaramango, la dimanĉon 21an de decembro de 1969.
  • Esperanto contra Babel (Esperanto kontraŭ Babelo), en la 6a paĝo de la sekcio "Magazín Dominical" (Dimanĉa Magzino) de ĵurnalo El Espectador de Bogoto, la 24-an de septembro de 1972.

Laŭtlegaĵoj de rakontoj

  • Podkasto kun legaĵoj de ĉapitroj el kelkaj verkoj de gravaj esperantistoj kiel Tibor Sekelj , William Aŭld [2] kaj propraj de li mem. Esperanto parolata

Verkoj ne-priesperantaj redakti

  • Formación para el Éxito, el Amor y la Felicidad (Edukado por la Sukceso, la Amo kaj la Feliĉeco): Edukaj principoj de la Lernejo Winston-Salem, lernejo fondita fare de li, kaj kies direktoro li estas. Publikigita en 1995.
  • Cómo lograr una pronunciación perfecta del inglés americano (Kiel atingi perfektan prononcon de la amerika Angla). Publikigita en 1990.

Eksteraj ligiloj redakti