Luis Posada Carriles

Luís Posada Carriles (naskiĝis 15-an de februaro 1928 en Cienfuegos en Kubo; mortis 23-an de majo 2018 en Miramar, apud Miamo, Florido) estis internacie serĉata teroristo, kiu batalis ekde 1960 en komisio de la usona Centra informkolekta agentejo kontraŭ la kuba registaro. Plurfoje sensukcese atencis kontraŭ la vivo de la kuba diktatoro Fidel Castro.

Luis Posada Carriles
Persona informo
Aliaj nomoj Basilio • Bambi
Naskiĝo 15-an de februaro 1928 (1928-02-15)
en Cienfuegos
Morto 23-an de majo 2018 (2018-05-23) (90-jaraĝa)
en Miamo
Mortokialo kancero
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Venezuelo
Alma mater Universitato de Havano
Okupo
Okupo teroristo • spiono
vdr
Luis Posada Carriles vestita kun uniformo de la Armeo de Usono, en 1962.
  • akiris diplomon pri kemio en Havano
  • gvidanta ano de la partio JURE
  • partoprenanto je la planado de invado de Bahía Cochinos (Golfo de porkoj)
  • inter 1961 kaj 1967 li estis dungito de CIA.
  • en 1964 instruktoro pri eksplodaĵoj en CIA-a eduka tendaro en Tampa, en Florido.
  • en 1967, je komisio de CIA, li transprenis direktoran postenon en la venezuela sekretservo (Servicios de Inteligencia y Prevención, DISIP), respondeculo pri tekniko kaj atako kontraŭ maldekstraj reĝim-kontraŭuloj.
  • Li estis – laŭ FBI – kun Orlando Bosch Ávila inicianto de bombatako kontraŭ flugmaŝino de la kuba aviadila asocio Cubana de Aviación en 1976. La aviadilo flugis al Barbado kaj mortis pro la eksplodo 76 pasaĝeroj, inter ili multaj kubaj sportistoj. Bosch kaj Posada estis pro tio kondamnitaj en Venezuelo. Li sukcesis en 1985 eskapi per apogo de Jorge Mas Canosa kaj forlasi Venezuelon.
  • En 1985, li agadis en Elsalvadoro kiel kvartala majstro por la nikaragvaj Contras (kontras – kontraŭuloj). La agadon financis CIA kaj estris ĉefleŭtenanto Oliver North.
  • Li estis kondamnita en Panamo en 2000 pro planado de atako kontraŭ la kuba ŝtatprezidanto Fidel Castro, sed mallongtempe post tio, la panama prezidantino Mireya Moscoso amnestiis lin, unu tagon antaŭ la fino de sia mandato.
  • Posada Carriles faris, planis bombatakojn kontraŭ turismaj centroj de Kubo, ĉe kiu en 1997 mortis itala komercisto. Oni kalkulas je lia konto en Kubo 7 bombatakojn kaj 2 pliajn en kubaj vojaĝagentejoj en Nasaŭo (Bahamoj) kaj Meksiko.

Spite al la pli fruaj agadoj, Posada Carriles rajtas senprobleme moviĝi en 2005 en Usono. Li havas tre striktajn kontaktojn al la ekzilkubanaj gvidantoj kiel Jorge MAS CANOSA kaj Orlando BOSCH ÁVILA, kio supozigas, ke la atakojn eĉ apogis la kontraŭrevoluciulaj grupoj de Miami. Tion firmigas lia intervjuo en New York Times, kie li konfirmis la monricevon de la Cuban-American National Foundation en tuta sumo de 200.000US$ por siaj agadoj.

Multaj gazetoj vidas en la kazo de Posada Carriles pruvon por tio, kiel (ne) serioze traktas usona registaro la militon de Usono kontraŭ terorismo.

Akuzita pri kontraŭleĝa enmigrado, li liberiĝis en aprilo de 2007 kaj venis sub domgardadon.

en Eo Arkivigite je 2006-01-09 per la retarkivo Wayback Machine Maurice Lemoine: Posada Carriles (Luis)

Eksteraj ligiloj redakti

Artikoloj pri Posada Carriles kaj la terorismo de la usonaj ekzilkubanoj kaj la rolo de la usona registaro redakti

Bibliografieto de artikoloj pri kontraŭkuba terorismo el Usono