La Luiza melanerpo, Melanerpes lewis, estas granda melanerpo, tio estas birdo de la familio de Pegedoj, kiu loĝas en Nordameriko kaj estis tiele nomita laŭ Meriwether Lewis, esploristo kiu trastudis areojn de Usono dum la Louisiana Purchase.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Luiza melanerpo
Luiza melanerpo
Luiza melanerpo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pegoformaj Piciformes
Familio: Pegedoj Picidae
Genro: Melanerpes
Specio: M. lewis
Melanerpes lewis
(Gray, 1849)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

 
Plenkreskulo kiu montras la ĉefajn kolorajn partojn: ruĝecajn subajn partojn kaj grizan kolumon, krom malhelruĝa vizaĝo en nigreca kapo kaj nigreca dorso

Temas pri unu el la plej grandaj specioj de amerikaj pegoj. Luiza melanerpo povas esti tiom granda kiom ĝis 28 cm de longo kun enverguro de 49 ĝis 53 cm kaj pezo de 100 ĝis 140 g. Ĝi estas ĉefe ruĝbrusta kaj ruĝventra kun supra griza kolumo sufiĉe larĝa kaj ĉe supra brusto, verdonigra dorse kun nigra pugo. La vizaĝo estas ruĝa kun nigraj okuloj kaj ĉirkaŭita de nigraj krono, nuko kaj suprakolumo. Ankaŭ la longa beko estas nigra. La flugiloj estas multe pli larĝaj ol tiuj de aliaj pegoj kaj ĝi flugas je multe pli lanta ritmo er malrapida flugilfrapado simila al tiu de korvo.

Disvastiĝo redakti

 
Disvastiĝo de la specio tra sudokcidenta Usono

Luiza melanerpo estas surloke komuna, loĝanta ĉefe en malferma pinarbaro, kaj aliaj areoj kun disigitaj arboj. Malkiel aliaj amerikaj pegoj, ĝi ŝatas sidi en malfermo kaj malŝatas sidi en tro densa arbobranĉaro. La teritorio ampleksas tra okcidenta kaj ĉefe tra sudokcidenta Usono, sed ĝi povas vintri tiom malproksime suden kiom ĝis la usona landlimo kun Meksiko kaj someri tiom norde kiom ĝis sudokcidenta Kanado.

Kutimaro redakti

Luiza melanerpo uzas nekutiman kutimaron inter pegedoj ĉefe ĉe sia gregema manĝokutimaro. Kvankam ĝi manĝas insektojn per traborado en arboj per sia ĉizilforma beko, kiel aliaj pegedoj, tiu birdo ankaŭ kaptas insektojn enaere dumfluge, kiel rabobirdoj, kutimo kiun nur malmultaj aliaj pegedoj uzas, kiel la Glanpego, la Ruĝkapa melanerpo kaj la Brustornama pego. La Luiza melanerpo manĝas ankaŭ berojn kaj nuksojn, kaj eĉ senŝelas kaj stokas nuksojn en fendoj aŭ truoj por vintro.

Luiza melanerpo nestumas en arbotruo elfosita en morta arbobranĉo. La nesto estas konstruita ĉefe de la masklo. La ino demetas el 5 ĝis 9 ovojn, kiuj estas pure blankaj sen kamuflaj markoj nenecesaj ene de truo. Kovadon faras ambaŭ gepatroj; la ino dumtage kaj la masklo dumnokte; kaj tio daŭras ĉirkaŭ 12 tagojn, post kiuj la idoj eloviĝas. Tiuj elnestiĝas post 4 aŭ 5 semajnojn.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti