Lukino Selo, serbe Лукино Село, germane Lukasdorf, hungare Lukácsfalva [lukAĉfalva] estas vilaĝo en Serbio, en provinco Vojvodino, en distrikto Meza Banato, en municipo de Zrenjanin.

Lukino Selo troviĝas en (verda) Municipo Zrenjanin en Serbio
Mapo pri municipo Zrenjanin
Katolika preĝejo de Lukino Selo

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Lukino Selo situas sur ebenaĵo, fine de tre mallonga sakovojo, inter Bega kaj lago Belo.

Historio redakti

Hungaroj fondis la vilaĝon post 1781, kiuj okupiĝis pri tabako, ekde 1906 ankaŭ pri fiŝobredado. En 1825 bulgaroj alvenis. Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Torontál, al distrikto de Nagybecskerek, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, ekde 2006 kiel Serbio. En 1941 la germana armeo okupis la komunumon ĝis 1944. Post disfalo de Jugoslavio serboj alvenis el diversaj regionoj, ekzemple el Kosovo. En 2002 loĝis en Lukino Selo 598 homoj, (404 hungaroj (68 %), 78 serboj, 27 jugoslavianoj, 21 ciganoj, 8 slovakoj kaj aliaj).

Vidindaĵoj redakti

Vidu ankaŭ redakti