Lukumo (turke lokum, greke λουκούμι, bulgare локум, france loukoum) estas tre dolĉa frandaĵo, kiu estas multmanĝata en Turkio, Cipro, kaj en la Balkanlandoj, kiel en Grekio kaj Albanio.

Lukumo

La frandaĵo ĉefe konsistas el sukero, fruktoj, ĝelo, kaj iom da nuksetoj (kiel da aveloj, migdalojpistakoj), kaj kokoso, kaj povas havi diversajn kolorojn.

Elmontro de lukumoj en Istanbulo