Ŝablono:Informkesto insulo/zorgado/areo mankas

Lulu-insulo sur Frejzero-rivero troviĝas en la provinco Brita Kolumbio en Kanado. La insulo estas parto de la urbeto Riĉmondo, kiu troviĝas sude de la urbo Vankuvero. Tamen, Riĉmondo apartenas al la Metropolo Vankuvero. Inkluzive de Lulu-insulo, Riĉmondo havas landan areon de 129,27 km2 kune kun loĝantaro de pli ol 198 309 personoj (en la jaro 2016). El la loĝantaro, 53% estas ĉinoj, 7,3% estas sudazianoj, 6,9% estas filipinanoj, 2% estas japanoj, 1% estas sudorientazianoj, 0,8% estas latinamerikanoj, 0,8% estas araboj, 0,7% estas koreoj, 0,6% estas nigruloj, 0,6% estas okcidentazianoj, 0,2% estas aliaj videblaj minoritatuloj, 2,4% estas miksataj videblaj minoritatuloj, 0,5% estas indianoj, 0,3% estas metisoj, kaj 23,7% estas eŭropdevenuloj (2016).

Lulu Island
Lulu-insulo estas la pli granda insulo en ruĝo.
Lulu-insulo estas la pli granda insulo en ruĝo.
insulo
Akvejo Pacifika oceano
Geografia situo 49° 10′ N, 123° 5′ U (mapo)49.168055555556-123.08055555556Koordinatoj: 49° 10′ N, 123° 5′ U (mapo) f1
Lulu Island (Brita Kolumbio)
Lulu Island (Brita Kolumbio)
DEC
Lulu Island
Lulu Island

Map

Loĝantaro 168 162 (2011)
Ĉefa loko Riĉmondo
vdr

Pratempe, Lulu-insulo apartenis al la teritorio de la indiana tribo Halkomelem de la Saliŝa lingvaro. Hodiaŭ, ne ekzistas multaj maljunaj arboj en Lulu-insulo ĉar pratempe, estis koto kaj akvo.