Lumbo

parto de la torso

Lumbo laŭ PIV estas

  1. la malsupra parto de la dorso, ambaŭflanke de la spino, inter tiu kaj la kokso, kaj
  2. eŭfemisme, la spermujo.

Besta viando el tiu korpa regiono, destinita aŭ jam preparata por manĝado, sekve nomatas lumbaĵo (vidu ankaŭ rostbifo).

En la lingvaĵo de medicino, lumbalgiolumbago estas subita doloro en la lumbo pro fortostreĉo. Ĝi venas de la nervoj inter la lumbaj vertebroj, la parto de la vertebraro inter la torakaj vertebroj supre kaj la sakro sube.


Rimarko:

Pro nacilingvaj influoj, L. L. Zamenhofo en la unuaj tekstoj esperantlingvaj iafoje uzas la pluralan formon pri unu homo, kiel montras la sekvaj citaĵoj el la esperantlingva traduko de la Malnova Testamento:

Citaĵo
 Kiel zono estas alligita al la lumboj de homo 
Citaĵo
 Jakob ... metis sakon ĉirkaŭ siajn lumbojn 
Citaĵo
 La ligiloj de liaj lumboj malstreĉiĝis