Lumturo de Aleksandrio

lumturo ĉe Aleksandrio, Egiptio, konstruita en la 3a jarcento a.K., detruita en la Mezepoko

La Lumturo de Aleksandrio estas unu el la sep mirindaĵoj de la antikva mondo, plej fama lumturo de la antikvo. Ĝi iĝis prototipo por ĉiu posta lumturo.

Lumturo de Aleksandrio
ancient lighthouse • pereinta konstruaĵo • Mirindaĵo de la Antikva Mondo
Bazaj datoj
Konstrustilo helenisma arkitekturo vd
Arkitekto Sostratus of Cnidus vd
Estiĝo -279
Lando Antikva Egiptio vd
Situo Aleksandrio
Situo
Geografia situo 31° 12′ 51″ N, 29° 53′ 6″ O (mapo)31.21416729.885Koordinatoj: 31° 12′ 51″ N, 29° 53′ 6″ O (mapo)
Lumturo de Aleksandrio (Egiptio)
Lumturo de Aleksandrio (Egiptio)
DEC
Lumturo de Aleksandrio
Lumturo de Aleksandrio
Situo de Lumturo de Aleksandrio
Map
Lumturo de Aleksandrio
Parto de Sep mirindaĵoj de la antikva mondo vd
vdr

Ĝin konstruigis Sostratos el Knidos por la egipta faraono Ptolemeo la 2-a ĉ. 280 a.K., sur la insulo Faros, en la aleksandria haveno. Laŭ la priskriboj, ĝi altis pli ol 135 m. Ĝi estis kontruata en tri partoj, kiuj mallarĝiĝis supren. La suba parto estis kvarangula, la mezo okangula, la supra cilindra. Al la supra pinto kondukis larĝa, spirala alirvojo, kie brulis ĉiunokte fajro.

Pinton de la konstruaĵo ornamis granda statuo, simbolizanta aŭ Alkesandron la GrandanPtolemeo la 1-an en formo de la sundio, Helios.

Kvankam oni pli frue konis ĝin, ĝi aperis nur en la 6-a jarcento p.K. inter la sep mirindaĵoj (anstataŭ la babilonaj urbomuroj).

En la mezepoko, la araboj konstruis etan moskeon anstataŭ la lumfajrejo. La lumturo ekzistis ankoraŭ en la 12-a jarcento, sed detruis ĝin du tertremoj en 1303 kaj 1323 kaj poste oni uzis restaĵojn por konstrui fortikaĵon (1477 mameluka sultano Kait-bay).

 
Sep mirindaĵoj de la antikva mondo

Piramidoj de Gizo Pendĝardenoj de Semiramida Statuo de Zeŭso en Olimpio Templo de Artemis en Efeso
Maŭzoleo de Halikarnaso Koloso de Rodiso Lumturo de Aleksandrio