Luna-1, ankaŭ nomata Meĉta (en la rusa: Мечта kies signifo estas 'Sonĝo'), estis la unua spaca sondilo kiu atingis la ĉirkaŭaĵojn de la Luno kaj la unua el longa kaj sukcesa sovetia serio (Programo Luna) de interplanedaj sondiloj kun direkto al nia satelito.

Luna 1

Okazaĵoj redakti

Post tri fiaskaj provoj dum 1958 fine la 2an de januaro 1959, Luna 1 estis ĵetita kun sukceso iĝante la unua kosmoŝipo atinganta la eskapan rapidon de la Tero.

La sondilo disiĝis de la tria etapo de la raketo Vostok (1472 kg da pezo, 5,2 m da longeco kaj 2,4 de diametro) kaj direktiĝis al la Luno. La 3an de januaro, je distanco de 113.000 km da la Tero, la sondilo elĵetis nubon de natria gaso kun tuta pezo de 1kg. La ŝipo lasis post si oranĝkoloran voston kiu estis videbla el la Hinda Oceano kun la brilo de stelo de sesa grando (preskaŭ nevidebla al simpla vido). Tiel la teknikistoj povis sekvi dum tempo la spuron de la ŝipo kaj observi la konduton de gaso en vakuo. La sondilo pasis je 5995 kilometroj el la surfaco de la Luno la 4an de januaro, post 34 horoj de flugo, iĝante la unua artefaritan sateliton kiu moviĝis inter la orbitoj de la Tero kaj Marso. Ĝi ne atingis la Lunon (ĝian celon) pro misfunkciado en la sistemo de kontrolo de la raketo kiu ĝin ĵetis.[1]

Datumoj kaj karakterizaĵoj redakti

La sondilo estis sfero de 80 cm de diametro, konstruita el magnezio kaj aluminio, kiu pezis 361 kg. La elektra povo venis el baterioj el arĝento-zinko kaj hidrargo, kiu nutris la ilojn de Luna 1 dum tri tagoj. La komunikado estis realigita per 5 antenoj kiuj elstariĝis en la supera parto de la sfero, kun frekvencoj de 183,6 MHz kaj aliaj 2 en la malsupra parto de la sfero kun frekvencoj de 19,993 MHz. Luna 1 ne posedis propran sistemon de propulsado. Sur la sfero estis sovetiaj ŝildoj, flagetoj kaj insignoj. La sondilo Luna 1 devis frakasi sin kontraŭ la Luno, sed ne sukcesis tion fari, pasante je distanco de 5995 km de la luna surfaco, la 4an de januaro, post 34 horoj da vojaĝo.[2]

 
Sovetunia poŝtmarko de 1989 okaze de la 30 jaroj de la lanĉo

En la sondilo troviĝis instrumentoj de radio, sistemoj de telemetrio, transmisiado de sekvado, kvin grupoj de sciencaj mekanismoj por studi la interplanedan spacon, inklude de magnetometro, Gejger-kontilo, kontilo de sparkoj (por mezuri la intensecon de radiadoj), detektilo de mikrometeoritoj, kaj aliaj instrumentoj.

La kosmoŝipo havigis novajn datumojn ĝis tiam ne konitajn pri la zono de radiado kiu ĉirkaŭas nian planedon, ĝi permesis malkovri ke la Luno ne havas magnetan kampon kaj detektis la sunan venton kiu eliras el la suno kaj trairas la sunan sistemon.

Referencoj redakti

Eksteraj ligoj redakti